Ansai-talitambura danco heredita milojn da jaroj

Ĝoja Publikigita: 2022-04-05 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

De la lastaj du mil jaroj, ĉiujare ĉirkaŭ la Printempa Festo, la ĉina tradicia luna novjaro en Yan'an-urbo de la ĉina nordokcidenta Shaan'xi-provinco, kamparanoj prezentas ansai-talitamburan dancon por festi la feston kaj preĝi por abunda rikoltado en la nova jaro. La nombro de tamburistoj varias inter kelkaj homoj kaj ĉirkaŭ miloj da homoj.

Troviĝas du manieroj por prezenti la dancon. Ili estas: prezenti dancon marŝante antaŭen; aŭ en fiksa loko. Por la unua maniero, tamburistoj sin ornamas zorgeme kaj marŝas tra vilaĝoj, ili ludas tamburojn en gaja atmosfero. Kaj la dua originas de militotamburo en antikva tempo, tial estas substrekita unuforma imponeco kaj enkorpigita senĝena kaj libera karaktero de popolamasoj en la ĉina nordokcidenta landparto.

Dividu