Komerco inter Ĉinio kaj EU kreskis je 12,2% en unua trimestro

Henggang Publikigita: 2022-04-30 22:29:37
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Gao Feng, proparolanto de la Ministerio pri Komerco, diris en la 28a de aprilo, ke inter Ĉinio kaj la Eŭropa Unio (EU) ekzistas vastaj komunaj interesoj kaj profunda fundamento de kunlaboro, kaj la du ekonomioj reciproke kompletigas unu la alian. En la unua trimestro, la kvanto de dudirekta komeco atingis 205,87 miliardojn da usonaj dolaroj, pliiĝante je 12,2% kompare kun tiu en la pasinta jaro. Ĉinio kaj EU plu profundigas industriajn ligojn. En la unua trimestro, la mekanika kaj elektra produktoj, varoj de malpezaj industrioj kaj altteknologiaj produktoj pliiĝis respektive je 10%, 19% kaj 31%. La komerco de mezaj varoj atingis 84,26 miliardojn da usonaj dolaroj, kio okupas 40,9% de la totala kvanto de komerco.

Dividu