Guangdong-Opero estas la opero prezentata en la Guangdong-dialekto kaj ĉefe popularas en Guangdong, Guangxi, Honkongo kaj Makao de Ĉinio.
La baza prezenta formo de tradicia Guangdong-Opero estas primitiva, kruda kaj fortika kaj la opero, unu el ĉinaj lokaj operoj, havas plej fortan influon en la regionoj de Guangdong-dialekto.