Mondaj kulturaj heredaĵoj pri Konfuceo

Ĝoja Publikigita: 2022-06-14 11:27:58
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Konfuceo estas ĉina granda pensisto, politikisto kaj edukisto en la Periodo de Printempo kaj Aŭtuno dum la 6-a kaj 5-a jarcentoj antaŭ la Kristonasko, ankaŭ kreinto de Konfuceismo.

Post lia forpaso, lia malnova loĝejo fariĝis la sanktejo, kie oni honori la memoron al li. Ĝis nun la sanktejo jam inkludas pli ol cent ĉambrojn kaj havas la nomon Konfucea Sanktejo, ĉine 孔庙.

Por faciligi oferon al Konfuceo, liaj posteuloj konstruis domojn kaj loĝis ĉe la Konfucea Sanktejo. Ĉar la penso kun la kernoj de "humaneco" kaj "deco" difinitaj de Konfuceo fariĝis la ĉefa ĝenerala orientilo de postaj feŭdaj dinastioj por regado, tial kontinue leviĝis la pozicio de Konfuceo kaj liaj posteuloj, ankaŭ kontinue pligrandiĝis areo de la sinjordomo, kiu jam kovris pli ol dek hektarojn antaŭ 500 jaroj.

Cetere proksimiĝas tombejo Konfucea Arbaro, ĉine 孔林, kie tombokuŝas Konfuceo kaj liaj pli ol centmil posteuloj.


Dividu