Produkta metio de Xuan-papero

Ĝoja Publikigita: 2022-06-14 11:33:06
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Paperfarado estas unu el la kvar ĉinaj grandaj antikvaj inventoj. Kaj Xuan-papero, elstare reprezentanta tradiciajn manfaritajn paperojn, havas la historion de pli ol 1500 jaroj. De post la komenco de la 8-a jarcento ĝi estas la plej bona portanto de ĉinaj tradiciaj kaligrafio, pentrado kaj printo de klasikaĵoj, tial ĝi ne povas esti anstataŭigita per maŝinfarata papero ĝis nun.

La produktejo de Xuan-papero estas la gubernio Jing de la ĉina orienta provinco Anhui, tie vivas pli ol mil specoj de herbecaj plantoj, kiuj konvenas al produktado de Xuan-papero. Necesas pli ol 140 procezo por la produktado. Xuan-paperon karakterizas pura blankeco, delikateco, klaraj vejnoj, moleco, tenaceco, brileco, neglateco, akvosorbo, inkomalsekigo kaj protekto kontraŭ putro kaj mordeto.

La "produkta metio de Xuan-papero" estis enlistigita de UNESKO kiel reprezentanto de nemateria kultura heredaĵo de la homaro en oktobro de 2009.

Dividu