Novaj malkovroj ĉe Sanxingdui rakontas historion pri interŝanĝo kaj integriĝo en ĉina kulturo

Yu Publikigita: 2022-06-20 17:19:28
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe arkeologoj faris mirindajn malkovrojn ĉe la famaj ruinoj de Sanxingdui en la ĉina sudokcidenta provinco Sichuan, inkluzive de multaj delikataj bronzaj, oraj kaj jadaj varoj.

Trezoroj de delikataj bronzaj, oraj kaj jadaj varoj, inkluzive de almenaŭ 10 bronzaj varoj elterigitaj unuafoje en la historio de homa civilizacio, estis elfositaj en la arkeologia ejo.

Komuna teamo de arkeologoj de Sichuan-provinca Instituto de Kulturaj Restaĵoj kaj Arkeologia Esploro, Pekina Universitato, Sichuan-Universitato kaj aliaj esplorinstitucioj kaj universitatoj efektivigis la elfosadon de ses oferkavoj en ĉi tiu loko ekde 2020.

La novaj trovaĵoj estas elfositaj plejparte el la oferkavoj No.7 kaj No.8, pliigante la totalan nombron de aĵoj elterigitaj en la ses kavoj malkovritaj ekde 2020 ĝis preskaŭ 13 000. Arkeologoj diris, ke la nove malkovritaj artefaktoj ĉe Sanxingdui montras la diversecon kaj riĉecon de ĉina civilizacio kaj pruvas fruan interŝanĝon kaj integriĝon de ĉina civilizacio.

Jam en 1986, arkeologoj malkovris milojn da valoregaj kulturaj restaĵoj, inkluzive de ora sceptro kaj bronza sankta arbo, kiuj vekis tutmondan intereson.

Ĝis nun, pli ol 50 000 eroj de bronzaj, jadaj kaj oraj varoj, argilaĵoj kaj eburaj artefaktoj estis elterigitaj en la loko.

Novaj Malkovroj

Bronza skatolo kun verda jadaĵo interne, kiu estis malkovrita en la oferkavo No.7, estas luma punkto inter la lastatempe elterigitaj artefaktoj. La supro kaj fundo de la ujo estas kovritaj per testud-formaj retikulaj kovriloj, kaj la flankoj de la skatolo estas ornamitaj per bronza ĉarniro teniloj formitaj kiel drakokapoj kaj kelkaj bronzaj flagrubandoj. Arkeologoj diris, ke mikrospura analizo rivelis, ke la skatolo estis envolvita en silkon.

"Ne estas troigo diri, ke la ujo estas unika pro sia karakteriza formo, majstra metio kaj sprita dezajno. Kvankam ni ne scias, por kio ĉi tiu ujo estis uzata, ni povas supozi, ke antikvaj homoj ŝategis ĝin," diris Li Haichao, profesoro el Sichuan-Universitato, kiu respondecas pri la elfosado ĉe la kavo No.7.

Ankaŭ jadaĵoj kaj bronzaj ornamaĵoj, statuetoj kaj sonoriloj estis elterigitaj en la kavo.

En la apuda kavo No.8, arkeologoj elterigis diversajn artefaktojn inkluzive de bronzaj kapoj kun oraj maskoj, bronza altaro, giganta mita estaĵo farita el bronzo kaj drakoforma bronza objekto kun porka nazo.

Ankaŭ alia komplekta skulptaĵo en la kavo No.8 ekscitis arkeologojn. Ĝi estas dividita en tri partojn. La meza parto estas figuro de homa kapo kaj serpenta korpo, kun elstaraj okuloj, dentegoj kaj kornoj. La supra parto de la kapo estas cinabra trumpetforma zun (antikva vinujo). La malsupra parto estas ligita per la manoj de la figuro kaj kvadrata piedestala urnoforma lei (antikva vinujo). Ĉirkaŭ la kavoj, arkeologoj trovis ankaŭ cindrofosaĵojn, arkitekturajn fundamentojn kaj malgrandajn oferkavojn, kaj kulturajn restaĵojn kaj ankaŭ bambuon, kanon, sojfabojn, kaj brutojn kaj aprojn, kiuj eble estis oferitaj.

Kultura Interŝanĝo kaj Integriĝo

"La skulptaĵoj estas tre kompleksaj kaj imagivaj kaj spegulas la fean mondon imagitan de homoj tiutempe, kaj ili pruvas la diversecon kaj riĉecon de la ĉina civilizacio," diris Zhao Hao, vicprofesoro el la Pekina Universitato, kiu estas estro de la elfosado de la kavo No.8.

Ran Honglin, oficialulo de la instituto, diris, ke la skulptaĵo kun la homa kapo kaj serpenta korpo montras trajtojn de antikva Shu-civilizacio, la ujo kun kvadrata piedestalo estas la reprezentanto de la kulturo de la Okcidenta Zhou-dinastio (1046 a.K. – 771 a.K.), dum zun reprezentas kulturon devenantan de Zhongyuan, regiono konata kiel la centra ebenaĵo

"Ĉi tiuj tri faktoroj nun estas miksitaj en unu artefakto, kio pruvas, ke Sanxingdui estas grava parto de la ĉina civilizacio," diris Ran.

"Pliaj kulturaj restaĵoj elterigitaj ĉe Sanxingdui estis viditaj ankaŭ en aliaj lokoj en Ĉinio, kio pruvas la fruan interŝanĝon kaj integriĝon de la ĉina civilizacio," Ran aldonis.

Lei Yu, fakulo de la instituto, konfirmis la proksimajn kulturajn rilatojn inter la nove malkovritaj artefaktoj ĉe Sanxingdui kaj aliaj lokoj en Ĉinio, kaj ilian interŝanĝon kaj integriĝon.

En la venonta paŝo, arkeologoj plu esploros la lokon ekster la oferejo, kaj skizos la antikvan regnon ĉe Sanxingdui.

Nova ekspoziciejo de la Muzeo Sanxingdui, kovranta areon de 44 000 kvadrataj metroj, estos finkonstruita kaj malfermita al la publiko en 2023 laŭ plano.

La ruinoj de Sanxingdui, origine malkovritaj en la fino de 1920-aj jaroj, estas rigardataj kiel unu el la plej grandaj arkeologiaj malkovroj de la mondo en la 20a jarcento.

La ruinoj, troviĝantaj en la urbo Guanghan, je proksimume 60 kilometroj for de la provinca ĉefurbo Chengdu, kaj okupantaj areon de 12 kvadrataj kilometroj, estas rigardataj kiel la restaĵoj de la regno Shu, datiĝanta de proksimume 4 500 ĝis 3 000 jaroj.

(fotita de Wang Qin, novaĵagentejo Hongxing)

Dividu