Fujian-Tulou, unika arkitektura trezoro

Ĝoja Publikigita: 2022-06-28 11:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Fujian-Tulou (loĝdomo el tero) estas ĉina tradicia loka konstruaĵo, kiu naskiĝis en la Song-dinastio en la 11-a jarcento. La formo estas aparta, plejparte ronda, ankaŭ kvadrata, poligona kaj aliaj. Ĉefaj materialoj por konstruado estas tero, sablo kaj bambuo.

Loĝas en Fujian-Tulou patriarkaj klananoj kun samsangaj ligoj. Per tiu konstruaĵo lokanoj defendas hejmojn, batalas kontraŭ eksteraj malamikoj, amasigas alcentrokurajn fortojn de grandaj familioj. Fujian-Tulou vive eksplikis orientajn samsangajn moralajn principojn kaj tradiciajn kulturojn de amasoloĝado.

Julie de 2008, la aro de 46 Fujian-aj loĝdomoj estis enlistigitaj kiel mondaj kulturaj heredaĵoj, kaj inter ili la plej malnova loĝdomaro Jiqing jam aĝas 600 jarojn.

Dividu