Sen lia protekto la kvartalo Sanfangqixiang jam frue ne ekzistus

Xiong Linping Publikigita: 2022-06-30 21:32:54
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 24an de marto, 2021, kiam Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, eniris en la historia-kulturan kvartalon Sanfangqixiang, la malnova urbo bolis de entuziasmo. Xi emfazis, ke protekti la antikvajn kvatalojn, malnovajn konstruaĵojn kaj historiajn objektojn ja estas protekti la historion kaj kulturon de la urbo.

La kvartalo Sanfangqixiang datiĝas de 1 100 jaroj, kaj ĉi tie troviĝas malnovaj stratetoj el la dinastioj Tang kaj Song kaj multe da antikvaj konstruaĵoj el la dinastioj Ming kaj Qing. Xi havas senton de pli ol 30 jaroj kun tiuj ĉi stratetoj en la kvartalo.

En la 80aj jaroj la kvartalo restis en la danĝero esti malkonstruota, tiam Xi Jinping, kiu ĵus rolis kiel partia sekretario de la urbo Fuzhou, ekinformiĝis pri la stato.Li kunvokis kunvenon de koncernaj personoj kaj tie faris lastan decidon: “Ni devas protekti, restaŭri kaj utiligi la historiajn objektojn de la urbo; en niaj manoj ili devas ne esti detruitaj, sed male, ili devas esti protektataj por niaj posteuloj.”

Nelonge poste, la kvartalo Sanfangqixiang estis restaŭrita kaj fine protektita. Kvankam multaj jaroj pasis, tamen Li Houwei, fakulo de Fuzhou pri historiaj restaĵoj, elkore dankas Xi Jinping: “Se ne estus lia protekto kaj subteno, la kvartalo Sanfangqixiang jam frue ne ekzistus.”

Forpasis pli ol 30 jaroj. La kvartalo Sanfangqixiang estas zorgeme konservata, kaj ĝi vivas nun kaj prezentas sin freŝe vigla.

Dividu