Zorgeme kultiviĝas la eksperimenta kampo - Ŝanhaja Liberkomerca Zono

Publikigita: 2022-07-01 14:03:43
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ŝanhajo, situanta fronte de la delto de Jangzi-rivero, estas la plej granda urbo de ekonomia centro en Ĉinio. Ĝi staras dorse al Jangzi-rivero kaj fronte al Pacifiko kaj karakterizas sin per malfermo, kreemo kaj inkluzivo.

Kiam oni trapasis la “portalon Mevo”, nun aperas la unua liberkomerca zono en Ĉinio – la Ŝanhaja Liberkomerca Zono. Septembre de 2013 ĝi malfermiĝis. Poste, publikiĝis “Specialaj Administrorimedoj por Eniro de Eksterlandaj Investoj en la Ŝanhaja Liberkomerca Zono en Ĉinio”. Per ĝi la zono ekbrulis kaj eksterlandaj investoj alfluis entuziasme.

“La Ŝanhaja Liberkomerca Zono estas granda eksperimenta kampo; sur ĝi dissemu bonajn semojn, pri ĝi faru zorgadon kaj flegadon, kaj el ĝi havu bonajn rikoltojn.” La 23an de majo, 2014, kiam Xi Jinping faris inspekton en Ŝanhajo, li esperis, ke Ŝanhajo devos kuraĝe antaŭeniri, fari provon kaj sin mem plibonigi, kaj en tio ludos sian rolon de eksperimenta kampo kaj montros al la mondo ke Ĉinio en ĉiuj flankoj sin malfermu. Oktobre de 2018, kiam 5-jariĝis la Ŝanhaja Liberkomerca Zono, Xi refoje instrukciis: “la Ŝanhaja Liberkomerca Zono fariĝu nova strategia pozicio de reformo kaj malfermo en la nova epoko.”

Nuntempe, la areo de la Ŝanhaja Liberkomerca Zono kreskis jam de 28,78 kvadrataj kilometroj ĝis 120,72. En la areo pligrandigita aldoniĝis multaj novaj funkciregionoj ekz. pri integra cirkvito, biologiaj medikamentoj kaj artefarita intelekto. La “semoj” dissemitaj en la Ŝanhaja Liberkomerca Zono etendiĝas en liberkomercajn zonojn de pli ol 20 provincoj, kaj pli ol 100 tie novigaj fruktoj disvastiĝas tralande.


Dividu