Rakonto pri patro kaj filo He, heredantoj de ombroteatro en Changsha

Ĝoja Publikigita: 2022-07-19 13:28:54
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Nematerialaj kulturaj heredaĵoj estas trezoroj de la homara civilizacio kaj ilia daŭrigo dependas de heredantoj de generacio al generacio. La patro kaj filo He ĝuste estas tiaj heredantoj. Iili per propra maniero protektas ombroteatron de urbo Changsha de la provinco Hunan kaj realigias la volon de pli aĝa generacio por disvastigi la arton de ombroteatro.

Tri maljunaj ludantoj staras malantaŭ kurteno, ludas ombrofigurojn mane, rakontas en changsha-a dialekto pri moroj akompanate de melodio de gongoj, tamburoj kaj sŭona-o, la ĉina akrasona blovinstrumento. Kun intereso geknaboj spektas la prezenton atenteme. Jen la sceno de ombroteatro de Changsha, Hunan.

He Zhiming estas la tria-generacia heredanto de la ombroteatro, li laboras pri tio jam pli ol 40 jarojn. En sia 12-jara aĝo li eklernis fari ombrofigurojn kaj en sia 17-ĝis-18 jara aĝo li eklerni ludadon de ombroteatro. Nun li jamaĝas malpli ol 60 jarojn.

En sia pli-ol-kvardekjara kariero He Zhiming profunde komprenis la senlimon de artoj. La ombroteatro, la arto sinteza, inkludas muzikon, pentradon, historion kaj aliajn artojn. Por fari ombrofiguron necesas la ses procezoj: prilaborado de ledo, pentrado, gravurado, kolorigo, senakvigo kaj bindado. Veterano He Zhiming ne bezonas unuan skizon, li rekte gravuris figuron sur ledo.

Kvankam He Zhiming amas ombroteatron, tamen li du jarojn laboris kiel ŝoforo pro manko de spektantoj de ombroteatro. Kun bona enspezo He Zhiming revenis hejmen, sed lia avo He Derun silentis. He Zhiming diris, "Mia avo estas fama ludanto de ombroteatro, li estis maltrankvila ĉar mi laboris kiel ŝoforo forlasante la arton flanken, kaj estonte neniu heredus ĝin."

Heredi ombroteatron estas kaj deziro de la avo kaj "familia instruo" de He. He Huaiyu estas filo de He Zhiming, vidinte, ke lia patro malfacile ordigis dramojn, pli-ol-30-jaraĝa He Huaiyu eksigis laboron en instanco pri elektropovo, revenis hejmen kaj malfermis studion por lerni kaj transdoni ombroteatron en la kvartalo Yuhua de urbo Changsha.

La kvara-generacia heredanto de ombroteatro en Changsha He Huaiyu diris, "En la komenco tio estas facila, tamen ju pli longtempe vi laboras, des pli malfacile vi majstras en la arto." Alfrontante malfacilojn He Huaiyu neniam pensis pri rezigno, sed celas simple transdoni la arton. Li faris lecionojn de ombroteatro al infanoj, enkondukis ilin en la mondon de ombroteatro kaj per ombroteatro kompilis por infanoj mirindan fabelan mondon kaj brilan kulturon.

He Huaiyu diris, "Ni sciigis infanojn, ke kiuj ili estas kaj kial, kaj kian ĝojon kunportis saĝeco de antikvaj homoj al antaŭuloj. Ni kiel eble plej forte bone faras heredadon de laombroteatro."


Dividu