Antikva Chaozhou-Opero montris novan viglon

Ĝoja Publikigita: 2022-07-26 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Chaozhou-Opero estas aparta inter ĉinaj tradiciaj operoj. Ĝi havas la historion de pli ol 600 jaroj kaj popularas en Chaozhou-urbo, orienta Guangdong-provinco de suda Ĉinio. Danke al heredado de generacio al generacio, en la nova epoko Chaozhou-Opero elspiris malfreŝan aeron kaj enspiris freŝan, estas inda je la nomo, vizitkarto de ĉina kulturo.

Chaozhou-Opero, prezentata en la loka dialekto, Chaozhou-dialekto, estas unu el signoj de Chao-shan-kulturo, la ĉina nacia nemateriala kultura heredaĵo kaj famiĝas tra la mondo. Tra 600 jaroj la antikva opero elspiris malfreŝan aeron, enspiris freŝon kaj montris novan viglon.

Fama aktorino Yao Xuanqiu laboras pri Chaozhou-Opero 70 jarojn. Ŝi havas klarajn karakterizaĵojn kaj lertecon en kantado. Ŝi sukcese portretis amason da klasikaj scenejaj figuroj. Nun ŝi aĝas 87 jarojn, tamen ankoraŭ transdonas la arton al junaj generacioj.

Yu Qiongying estas lernanto de Yao, kaj ankaŭ unuanivela aktoro de la lando. Ŝi diris, "Aktoroj de Chaozhou-Opero aparte atentas heredadon de generacio al generacio, kaj pro tiu ĉi transdona maniero la opero povas esti brila inter ĉinaj nematerialaj kulturaj heredaĵoj post centoj da jaroj."

Lastajn kelkajn jarojn oni klopode adaptiĝis al la epoko, establis modernan sistemon pri heredado de la opero, tial nombro da ĉefaj aktoroj estis science trejnitaj kaj rapide kreskis. Daŭrigante la aferon la juna generacio provis aldoni novan vivecon al la tradicia opero.

Zhang Yifeng estas lernantino de Yao. Ŝi diris, "Ni unue devas bone lerni originajn dramojn, kaj poste sur tiu ĉi bazo faris novigon."

En 2021 oficiale komenciĝis la unua universitata plentempa fakultato de Chaozhou-Opero en Ĉinio, kaj 28 lernantoj sisteme eklernis en la fako. Tio stimulis junulojn fari heredadon de la antikva opero.

Danke al komunaj klopodoj de veteranoj, ĉefaj fortoj kaj junuloj tra la mondo, la "bela floro de suda Ĉinio" brile disfloras en la epoko.


Dividu