Franca fraŭlino Christelle Chene: “Mi volas reklami ĉinan vinon en mondo”

Ĝoja Publikigita: 2022-08-16 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Franca fraŭlino Christelle Chene naskiĝis en la fama franca vinproduktejo Burgundio kaj nun vivas en Ĉinio. Ŝi revas reklami ĉinan vinon en la mondo, por ke diverslokaj homoj en la mondo gustumu bonkvalitan kaj bongustan vinon produktitan en la ĉina regiono Ningxia.

Naskiĝinta kaj kreskinta en la franca vinproduktejo Burgundio, Chene estas nepercepteble influita de la densa etoso de vinindustrio kaj vinkulturo, kaj ŝi amas vinon. Ŝi elektis la fakon de la ĉina lingvo en universitato en Francio pro fervoro al la lingvo kaj la ĉina kulturo. Dume ŝi havis oportunon lerni en ĉina Sichuan-Universitato unu jaron. Kvankam la lernado estas mallonga, tamen ĝi donis profundan impreson al ŝi. Reveninte hejmen Chene ekrevis pri reveno al Ĉinio, kaj finfine ŝia revo realiĝis: en la jaro 2011 post fino de postdiplomiĝa studado en Francio, ŝi revenis al Ĉinio kiel reprezentanto de franca vinĝardeno en Azio. Ŝi diris, "Mi amas Ĉinion, mi amas vinon, mi ofte min demandis, 'Kion mi povas fari por Ĉinio?'"

Antaŭ tri jaroj Chene rimarkis la vinindustrion en la piedo ĉe la orienta montaro Ho-lan de Ningxia-a Huj-etna Aŭtonoma Regiono, nordokcidenta Ĉinio. Kiel la altega montaro Ho-lan, tiea mistera kaj vivoplena vinindustrio allogis ŝin, kaj ŝi decideme venis al la regiono Ningxia kaj fariĝis membro de laborgrupo de tiea vinĝardeno. Parolante pri la decido, ŝi diris, "Mi opinias, ke estas tre valora la oportuno partopreni en la komenco de iu industrio, probable tiu ĉi estis la unika ŝanco por mi. Se mi ne venos, mi certe bedaŭros. Por mi estas tre bone kontribui al Ĉinio samtempe partopreni en disvolvo de nova vinproduktejo."

Chene donis fortan energion al la nova vinproduktejo. Ŝi ĉiutage okupiĝas pri reklamo de vinmarkoj en la tuta mondo kaj respondecas pri internaciaj aferoj. La laboro estas peza, tamen samtempe ĝojigas ŝin. Ŝi diris, "Mi estas bonŝanca pro laboro por hobio, tial mi ne sentas laca."

Komence de 2021 Chene revenis al Francio por disvastigo de vinmarkoj de vinproduktejo en Ningxia. Fininte laboron ŝi renkontis la kronvirusan pandemion, kaj ne povis laŭplane reveni al Ĉinio. Ŝi restis en Francio ok monatojn. Ŝi diris, "Mi ege kaj ege malpacienciĝis, tiam mi vere sentis, ke Ĉinio estas mia unua hejmloko kaj Francio la dua. Septembre de la jaro 2021 mi revenis al Ĉinio, tiam mi diris al mi mem: 'Ĝis la, Francio.' Mi ege feliĉis pro reveno al Ĉinio,."

Chene jam enradikiĝis en Ĉinio kaj nun ŝi revas pluapaŝe reklami ĉinan vinon en la mondo. Kompare kun mondaj maturaj vinproduktejoj, la ningxia-a produktejo estas freŝbakita, kaj restas longa vojo por ĝi, tamen Chene plenas je fido pri ĝia estonto. Ŝi diris, "La produktejo en la piedo ĉe la orienta Montaro Ho-lan havas grandan latentan forton. La nuna kvalito de tiea vino estas bona, tute egala kun la vinoj el plej elstaraj produktejoj de la mondo. Laŭ mi, en la estontaj kelkaj jaroj la vinindustrio en Ningxia grande disvolviĝos."

Chene opinias, ke unu el la ĉefaj laboroj estas reklamo de la markoj, pri kiu ŝi nun klopode laboras. Ŝi diris, ke ŝi firme marŝos sur la vojo kaj helpos la vinon de Ningxia esti populara tra la mondo.

Dividu