Ĉinio publikigis agadan planon por akceli entreprenan novigon

Henggang Publikigita: 2022-08-16 16:27:07
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Laboristoj kunmetas motorojn sur produktolinio ĉe ateliero de la Grupo Weichai en urbo Weifang, provinco Shandong, orienta Ĉinio, la 22an de aprilo, 2021. La firmao Weichai Power, ŝtata entrepreno, disvolvis la unuan altrapidan kaj altpotencan motoron de Ĉinio kun tute sendependaj rajtoj de intelekta proprieto post pli ol 10 jaroj da scienca kaj teknologia esploro. (Xinhua/Guo Xulei)

Ĉinaj aŭtoritatoj lunde publikigis agadan planon por stimuli la teknologian novigan kapablon de entreprenoj.

Kune eldonita de la Ministerio de Scienco kaj Teknologio kaj la Ministerio de Financo, la Agada Plano 2022-2023 specifas subtenajn rimedojn en 10 kampoj, inkluzive de establo de mekanismo por entreprenoj regule partopreni en la decidofaro de la lando por scienc-teknologia novigo.

Dividu