Bengala erudiciulo: Padma Ponto estas unu el plej belaj projektoj de “Zono kaj Vojo”

Ĝoja Publikigita: 2022-08-23 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Bengala erudiciulo Galib Ahmed nun laboras en Wuhan-a Universitato de Teknologio kaj servas kiel plenuma direktoro de la Esplora Centro de Interkulturaj Interŝanĝoj kaj "Zono kaj Vojo" sub la Marksisma Lernejo de la universitato. Ĉinio ĉiam interesas lin. Kun entuziasmo li sin ĵetis en esploradon de "Zono kaj Vojo" kaj estas kortuŝa pro "unueco kaj amikeco" de la ĉina popolo.

Antaŭ nelonge oficiale ekfunkciis la Padma Ponto, kiun konstruis ĉina entrepreno. Kaj Galib ĉiam atentas ĝian konstruadon. Komence de lia atingo en Wuhan-urbo, li ŝatis promeni sur la Wuhan-ponto super Yangzi-rivero kaj rigardis la riveron. Li esperis, ke iutage sur la patrina rivero de lia patrujo Padma aperos simila granda ponto. Nun la deziro fariĝis realo. Li diris, "La Padma Ponto estas unu el la plej belaj kaj plej grandaj programoj kadre de 'Zono kaj Vojo', kaj multaj bengaloj nomas ĝin 'ponto de revo'. La rivero Padma estas la patrina rivero por sudazianoj kaj la ponto ligas la ĉiujn 21 regionojn sudokcidentajn de Bangladeŝo, nian plej malprogresintan landparton. Tie vivas pli ol 40 milionoj da loĝantoj. La ponto ligas nian ĉefurbon kaj aliajn lokojn de nia lando. Antaŭe Bangladeŝo estis malriĉa, kaj la malriĉa lando havis sonĝon. 'Zono kaj Vojo' temas pri la komunumo de la homaro kun komuna estonto, kaj la 'Vojo' ĝuste estas la vojo al feliĉo."

Galib havas longan historion kun Ĉinio, ĉar lia avo estas fama ĉinologo en Bangladeŝo. La ĉina kulturo estas profunda kaj vasta, kaj havas grandan nombron da klasikaj kaj interesaj rakontoj. En lia infaneco la avo donacis al li multajn librojn pri Ĉinio, inkluzive de tradiciaj legendoj, fabeloj, belaj ilustraĵoj, amindaj figuroj de ĉinaj geknaboj, ktp., ĉio ĉi profunde impresis lin.

El la klerula familio Galib de infaneco estas naturdotita kaj en elementa kaj alta mezlernejoj estis klasita inter la unuaj. Pro la elstara studo li ricevis oportunon lerni en aliaj landoj sponsorite de la registaro. Tiam li povis elekti la celon el multaj evoluintaj kaj evoluantaj landoj. Pri tio li diris, "Mia patro rekomendis al mi Ĉinion, kaj fakte mi de infaneco havas bonan impreson pri Ĉinio. Kaj mia patro tiam diris al mi, 'Vi devas iri al Ĉinio.'"

La patro de Galib ricevis trejnon fare de akademiano Yuan Longping en Ĉinio, kaj pro tiu ĉi mallonga sperto la patro plenas je aspiro pri Ĉinio. Tial kun la revo de la tuta familio Galib venis al Ĉinio kaj lernis en Wuhan-a Universitato de Teknologio, kie li gajnis diplomojn pri licencio, magistreco kaj doktoreco.

En la jaro 2020 en la Wuhan-urbo Galib spertis la eksplodon de KOVIM-19. Li havis ŝancon foresti, tamen li restis kaj komune kun ĉinoj batalis kontraŭ la viruso. Galib diris,"La urbo kaj la lando estas amikaj al mi, kiam la urbo bezonas min, mi volas kaj devas resti kune kun miaj lernantoj, kolegoj kaj ĉinaj amikoj. Tial mi decidis, ke mi ne forestu."

Galib atestis ĉinan rapidan disvolviĝon en la lastaj pli ol dek jaroj. Laŭ li, kiel la plej granda evoluanta lando Ĉinio havas spertojn de disvolvo, kiuj estas indaj por lernado kaj referenco de aliaj landoj. Li diris, "Ĉiuj evoluantaj landoj povas lerni de Ĉinio. Ĉinio malfacile gajnis nunajn atingojn, kaj spertoj de Ĉinio, unu el la monde plej grandaj ekonomioj, estas trezoraj!"

Nun Galib servas kiel plenuma direktoro de la Esplora Centro de Interkulturaj Interŝanĝoj kaj "Zono kaj Vojo" sub Marksisma Lernejo de Wuhan-a Universitato de Teknologio. Post kontinua esplorado li tute konsentas la iniciaton de Ĉinio pri "Zono kaj Vojo" kaj la ideon de "Komunumo de la homaro kun komuna estonto". Li diris, "La senco de la ideo estas, ke vi estas mi kaj mi estas vi. Tio signifas, ke vi bone vivas, mi bone vivas, se ni ambaŭ bone vivas, kaj la mondo estas bona.”

Estonte Galib restos plu en Ĉinio kaj respondecos pri pliigo de interŝanĝoj kaj kunlaboroj inter la suda Azio kaj Ĉinio. Li diris,"Mi povas diri, ke mi 'kreskis' en Ĉinio, mi havas profundan emocion pri Ĉinio, kaj aldone mi lernas de Ĉinio. Tial mi esperas, ke mi faros pozitivan kontribuon al interŝanĝoj kaj kunlaboroj inter sudaziaj landoj kaj Ĉinio kaj inter sudorientaziaj landoj kaj Ĉinio."

Dividu