Japana arkitekto: Ŝatanto de ĉina trajta strateto Hutong-o kaj registristo de epoka miniaturo per arkitekturo

Ĝoja Publikigita: 2022-08-30 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Li estas arkitekto. En siaj 25 jaroj diplomiĝinte el esplorinstituto de la Tokia Universitato, li venis al Ĉinio kaj restis en Ĉinio 17 jarojn. Li nomiĝas Shuhei Aoyama. Li renkontis ĉinajn apartajn arkitekturajn elementojn inkluzive de la karakteriza strateto en Pekino Hutong-o, kiuj inspiris lin kaj donis oportunojn al li por atingi pinton de la kariero.

Aoyama iam laboris en Japanio, sudorientaziaj kaj eŭropaj landoj. Pro tiu ĉi internacia vido li kaptis la unikan ĉarmon de Ĉinio. Li enamiĝis al pekina hutong-o kaj loĝas en hutong-o pli ol dek jarojn. Li diris: "Por mi hutong-o estas tre interesa, ĉar ĝi estas ne tradicia kaj malnova vivmaniero, sed inspiro pri estonta vivo kaj estonta arkitekturo. En hutong-o ni povas senti egalecon inter la naturo kaj la arkitekturo. Kvankam la domoj estas malgrandaj, tamen loĝantoj dividas la eksteran spacon kiel propran vivspacon."

Aoyama atentas konstruaĵojn en malnovaj kvartaloj kaj la vivstaton de homoj. Li partoprenis en programoj pri dezajno kaj transformiĝo de malnovaj kvartaloj en Pekino, Suzhou kaj Shenzhen. En liaj okuloj, arkitektua dezajno en malnovaj kvartaloj pli multe montras la harmonian kunekzistadon de la homo kaj la naturo kaj la ekvilibran spacon de la urbo.

Parolante pri la dezajna stilo, Aoyama opiniis, ke mondaj kulturoj estas influataj unu al la alia, al li plej multe plaĉas spaca atmosfero el japanaj arkitekturaj estetikoj kaj li kombinis malsamajn stilojn japanan kaj ĉinan. Kiam li faras dezajnon, ĉiufoje nove inspiras lin kolizio de japanaj kaj ĉinaj estetikoj. Li diris, "Mi tre ŝatas, ke estas trapenetraj kaj korto kaj ĉambro, kaj la ĉambroj estas apartigitaj per glita pordoj. Mi esperas alte estimi interkulturan vidpunkton kaj stereoskopan vidpunkton."

Aoyama opiniis, ke la moderna Ĉinio plenas de diverseco danke al inkluziveco de urbo kaj vigleco de junularo, kaj li ĉiam esploras novan eblon. Li lastatempe faris dezajnon por kvartalo en urbo Quanzhou, tiam li konsultis ekonomion de komuna divido, la novan pensmanieron de ekonomia disvolvo en Ĉinio. En la dezajno, troviĝas en la kvartalo publikaj instalaĵoj privataj kaj publikaj, samtempe estas sendependa spaco por ĉiuj loĝantoj, kaj simile al hutong-o en Pekino, la kvartalo montras al junuloj tutnovan ideon pri "hejmo". Aoyama diris,"En tiu ĉi kvartalo loĝantoj ne havas sangajn kaj edziĝajn rilatojn, tamen ili konsistigas portempan familion pro vivado en la komuna kvartalo. Laŭ mi, la estonta vivmaniero estos diversa, malferma kaj komune ĝuata, kaj la modelo de komuna ĝuado fariĝis elektebla vivmaniero."

Parolante pri la estonta plano, Aoyama diris, ke estonte li restos plu en Ĉinio kaj ĉi tie daŭrigos sian karieron, ĉar Ĉinio havas vastan inkluzivecon kaj iu ajn ideo povos realiĝi ĉi tie.



Dividu