Legomĝardeno en Saloneto—Intervjuo al Franco Bressanin

Alessandra Madella Publikigita: 2020-07-15 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Franco Bressanin estas itala inĝeniero, kiu loĝas en monteta vilaĝo proksime de Parmo, en Italio. Li mem konstruis geodetikan kupolon por sia projekto “Legomĝardeno en saloneto”, kiu celas instrui al geknaboj planti semojn kaj zorgi pri la naturo. Li estas ankaŭ komencanto de Esperanto.

FB: Franco Bressanin

AM: Alessandra Madella

AM: Ĉu vi bonvolas diri al ni ion pri vi mem?

FB: Mi estas elektronika inĝeniero. Mi laboris pri komputiko. Mi nun zorgas pri alternativaj energioj, ŝparado de energio, pura energio, medio kaj naturo.

AM: Kio estas la geodetika kupolo, kiun vi mem konstruis el ligno?

FB: La geodetika kupolo (aŭ geokupolo) estas strukturo, kies elementoj ĉiam kuŝas sur linio, kiu estas la minimuma distanco inter du punktoj. En la kazo de la kupolo ĉiuj trabetoj de la strukturo situas sur la meridianoj de la sfero, kiu konsistigas la kupolon. Tio ebligas, ke la streĉoj estu egale distribuataj sur la diversaj trabetoj. Ĉar ekzistas 160 trabetoj, ekzemple pezo de 1000 kg super la strukturo kaŭzos streĉon po trabeto de ĉirkaŭ 6 Kg (1000Kg: 160=6 Kg). Do tiu streĉo estos ege reduktita kompare kun la kapablo de la trabeto mem, kiu povas subteni ĉirkaŭ 200 Kg da streĉo.

AM: Kial vi elektis konstrui geokupolon?

FB: Mi elektis konstrui ĝin pro la klimato de la loko, kun ventoj nun tre fortaj, eĉ pli ol 100 Km / h. Ĝi servos kiel forcejo, ĉar ĝi rezistas al la vento eĉ ĝis 150 Km / h, eltenas ĝis 2 m da neĝo, uzas malmulte da reciklebla materialo (ligno, aluminio, fero kaj folio de polivinilklorido). Ĝi povas esti muntita en malmulte da tempo: du tagoj sufiĉas. Ĝi ankaŭ havas la avantaĝon enhavi la maksimuman volumon kun la minimuma surfaco, tiel disperdante malmultan varmon vintre. La kosto estas malalta. Kupolo kun diametro de 7 m kostas pli malpli 1.500 €.

AM: Pri kio temas via projekto “Legomĝardeno en saloneto”?

FB: Ĝi celas konsciigi la geknabojn pri klimataj ŝanĝoj, instruante kiel adaptiĝi al estonteco, en kiu eble manĝaĵoj malabundos. Do gravas lerni kultivi eĉ en malgrandaj spacoj, kiel la hejma ĝardeno aŭ la balkono kaj eĉ ene de la domo—do en la saloneto. Ni montras kiel kultivi plantojn ekde la semoj, uzante reciklitajn polietilenajn botelojn kiel vazojn kaj prisemendajn grundojn. Ni instruas kiel ŝpari akvon dum akvumado, uzi kuirejajn restaĵojn replantante ilin. Ni ankaŭ kuraĝigas la geknabojn fariĝi ĉefroluloj, mem elpensante solvojn, prenante iniciatojn, kunlaborante unu kun la alia. Kaj tio bone sukcesis. Ili eltrovis manieron akvumi la plantojn per potoj, kiujn ili mem inventis kaj konstruis. Ili helpis unu la alian kaj ankaŭ plantis plantojn en sia ĝardeno, poste sendante al ni fotojn kaj videojn faritajn per poŝtelefono.

AM: Kiel la kronviruso ŝanĝis vian programon?

FB: La infanoj devintus veni dufoje al nia centro, por planti la plantidojn kaj poste transplanti ilin en la teron kaj rigardi ilin kreski, sub la gvido de spertulo, ankaŭ preparante irigacian sistemon “guto post guto” por konsumi tre malmulte da akvo. Sed ili ne povis veni pro la limigoj kaŭzitaj fare de la kronviruso. Do ni decidis fari videojn kaj surmeti ilin sur DVD-n. Tial ni registris lecionojn kun la spertulo kaj aliajn kun mi, kiuj inkluzivas eksperimentojn pri akvumado “guto post guto”, pri karbondioksido kaj eĉ pri kiel kreskigi plantojn renverse, kun la radikoj supre. La geknaboj registris frazojn pri la klimato, la naturo kaj poluado. Ili faris filmetojn kaj desegnaĵojn. Ni metos la tutan materialon sur DVD-n kaj transdonos ĝin al la geknaboj.

AM: Kiu estas la teoria inspiro de via projekto?

FB: La tuta laboro, kiun ni estas farantaj, estas inspirata fare de la Teorio de Progresema Utiligo (angle, Progressive Utilization Theory aŭ PROUT) de la barata pensulo Prabhat Ranjan Sarkar. Resume, tiu teorio diras: garantii al ĉiuj loĝantoj de la planedo la minimumajn necesaĵojn: nutraĵon, loĝadon, vestaĵojn, medicinan prizorgon, edukadon.

Ĝi celas utiligi kiel eble plej bone la rimedojn de la planedo sen detrui ilin, donante al ĉiuj la ŝancon disvolviĝi kaj progresi en la korpaj, mensaj kaj spiritaj aspektoj. En la ekonomia kampo tio signifas krei ekonomion, en kiu laboristoj mem povas partopreni, limigante la amasigon de rimedoj en la manoj de malmultaj personoj kaj utiligante kiel eble plej bone la kapablojn kaj sciojn de ĉiu individuo. La ekonomio, kiun la Teorio de Progresema Utiligo proponas, baziĝas sur loka produktado (je nacia nivelo) de lokaj necesaĵoj, uzante lokajn krudmaterialojn kaj dependante nur minimume de importado. Tio helpas redukti senlaborecon, ĉar la laborantaro estus loka.

En la socia kampo ĝi celas krei ununuran homan socion, kiel grandan familion, antaŭenigante solidarecon kaj socian koheremon, reciprokan respekton, koordinan kaj ne-subordigitan kunlaboradon. Ĝi konsideras la medion kaj naturajn rimedojn kiel komunan posedaĵon de la homaro, por batali diskriminaciojn, disiĝojn kaj dogmojn.

AM: Kiel vi disvastigas ĉi tiun teorion?

FB: Por disvastigi ĉi tiun teorion kaj trovi praktikajn metodojn efektivigi ĝin, en 1986 ni establis la Esplorinstituton de la Teorio de Progresema Utiligo, kiu hodiaŭ havas sian ĉefsidejon en la ĉarma ban-urbeto Salsomaggiore Terme, proksime de Parmo. La ĉefsidejo estas ekipita per sunaj kaj termikaj paneloj (por la produktado de varma akvo). La muroj estas kovritaj ekstere per ekologia izola materialo por malpliigi varmoperdon en vintro kaj la troan varmon dum la someraj monatoj. Ni ankaŭ planas igi lageton, kiu jam ekzistas tie, natura oazo por biodiverseco.

Niaj projektoj estas financitaj fare de membroj, simpatiantoj kaj ankaŭ parte fare de publikaj instancoj (la Regiono Emilio-Romanjo) kaj de banko (Cariparma). Grandan parton de la laboro faras volontuloj, kiuj kredas je la projekto kaj konas la Teorion de Progresema Utiligo.

Dividu