Kial konsola esprimo “multe trinki varman akvon” estas tiel malbonvola?

Selena Publikigita: 2020-07-21 10:38:01
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

(foto el VCG)

Ĉinoj ŝatas trinki varman akvon, kio estas impreso de la mondo al Ĉinio. Fakte la esprimo pri trinko de varma akvo estas ofte uzata kiel konsola frazo en Ĉinio. Ekzemple, “kiam iu malvarmumiĝis, tiam oni diras: vi multe trinku varman akvon”; “Se iu suferas diareon, oni ankaŭ diras: vi multe trinku varman akvon”. Iu ĉina retejo faris enketon, kiu montris, ke en Ĉinio, la frazo “multe trinki varman akvon” estas rigardata kiel unu el la dek esprimoj malŝatataj de fraŭlinoj, se iliaj amatoj farus tion. Kial tiu konsola esprimo estas tiel malbonvola?

Fakte konsili al homoj multe trinki akvon ne estas tiel malakceptebla, tamen se ĝi fariĝas ĝenerala konsola ilo, kaj tia rekomendo estas iom senzorga kaj ŝajna.

Mi pensis, ke tio probable estos interesa rakonto, se ni rekomendus alilandanojn trinki varman akvon. Ĉar en kelkaj landoj homoj sin banas per varma akvo, kaj tamen malvarma akvo estas ilia trinkaĵo. Sed por ĉinoj, krom manĝo de ĉinaj nutraĵo, ankaŭ trinko de varma akvo estas ilia komuna bezono dum restado en aliaj landoj. Kiam mi kun miaj familianoj vojaĝis al Usono kaj eŭropaj landoj en la lastaj jaroj, mi eĉ kunportis instrumenton por boligi akvon. Ĉinoj ne kutimiĝas al eŭropa ŝaŭmakvo kaj japana glacia akvo, sed iam tiaj trinkaĵoj estas solaj elektoj dum ilia vojaĝo. Rigardante ĉirkaŭ la mondo, oni nature konsciis, ke ne troviĝas alia nacio ol la ĉina nacio, kiu havas tiel fortan klinon al “trinko de varma akvo”.

(foto el VCG)

Fakte malantaŭ tia prefero estas kultura tradicio. Franca historiisto Fernand Braudel opinias, ke ĉinoj komencis trinki varman akvon antaŭ ĉirkaŭ kvar mil jaroj. Kiam aliaj antikvaj kulturoj konservis varojn per ceramikaĵoj, ĉinaj prauloj varmigis akvon en argila ujo. Multaj ĉinaj manĝaĵoj estas varmaj, ĉina tradicia medikamento povas esti trinkebla post longtempa dekoktado en argila poto. En la antikveco ĉinoj admiras neĝon kaj per ĝi boligas teon kun granda plezuro. Trinki varman akvon estas kvazaŭ natura etiketo jam delonge ekzistanta en memoro de ĉinoj.

Eble ni ne havas klaran scion, ke akvo enkorpigas progreson de la historio. En la antikva periodo kun malalta produktivo kaj nesufiĉa hejtaĵo, pura varma akvo estis aparta rajto de malgranda nombro da homoj. Multaj aliaj homoj trinkis nur putan akvon aŭ riveran akvon. En la 19a jarcento, eksplodis ĥolero kun akvo kiel perilo, tiam okcidentanoj, kiuj tiris lecionon el la dolora sperto, komencis esplori kolektivan akvoprovizan sistemon, kaj tio estas origino de kondukata akvo kaj rekte trinkebla akvo. Pro limigo de ekonomia kaj teknika nivelo, tiam trinki varman akvon estis rimedo de ĉinoj por eviti patogenon. Post fondiĝo de nova Ĉinio en 1949, “trinki varman akvon” fariĝis unu parto de patriota porsana movado, kiu estas heredata de generacio al generacio. Povas esti dirite, ke trinki varman akvon estas kvazaŭ simbolo de bona publiksana kutimo en Ĉinio. Eble laŭ tia senco, niaj pliaĝaj familianoj ofte rekomendas al ni multe trinki varman akvon kaj malmulte preni malvarmajn manĝaĵojn.

(foto el VCG)

Nun danke al programo por garantii sekurecon de trinkebla akvo en ĉinaj vilaĝoj kaj al sufiĉe multaj specoj de aĉeteblaj trinkaĵoj en la ĉina merkato, ni ne povas persone kompreni preferon de ĉina pliaĝa generacio al varma akvo. Nun trinki malvarman aŭ varman akvon ne rilatas al sano, sed nur prefero. Kompreneble kiam familianoj konsilas al ni “multe trinki varman akvon”, tio montras ilian molkorecon al ni.

Verdire, iuj esprimis dubon pri tiuj tipaj ĉinaj vivkutimoj, kiaj trinko de varma akvo, puerpera monato kaj porto de aŭtuna pantalono (Qiu Ku, laŭ la ĉinlingva prononco). Kiam tiuj kutimoj renkontas sciencon, kompreneble racio estas plej bona juĝo. Tio igas nin pripensi neraciecon en la vivkutimoj kaj atentigas nin zorgi pri aparta kulturo kaj korponaturo. Ni ankaŭ devas deĉifri historian kialon kaj raciecon de tia kutimo, kiu formiĝis en limiga socia kondiĉo. Kvankam tia vivkutimo ne estas universale aplikebla vero, tamen ĝi ne estas tiel maldeca ago. Ni povas vidi zorgemon malantaŭ tiu simpla frazo. Kompreneble mi proponas, ke ni diru pli multon ol tiuj vortoj, kiam niaj konatoj renkontas malfacilojn. Ni ĉiam notu: ne nur diri “multe trinki varman akvon!”

Dividu