Alilanda instruisto prezentis ĉinajn spertojn kontraŭ epidemio en video

Selena Publikigita: 2020-07-28 09:34:05
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la lastaj monatoj ofte videblas alilandaj volontuloj deĵorantaj ĉe enirejoj de kelkaj loĝkomunumoj de Tongxiang en la urbo Hangzhou.

Anneli, veninta el Sud-Afriko, estas unu el ili. Nun ŝi estas instruisto de iu loka mezlernejo.

En la komenco de februaro, kiam la epidemia situacio estis tre serioza en Ĉinio, ŝi sin registris al la loka administra oficejo por aliĝi al volontula laboro. Tiam ŝi mezuris temperaturon por homoj en loka bazaro, kio fariĝis aparte bela pejzaĝo dum la speciala momento.

Anneli diris, ke ŝi estas en Tongxiang 10 jarojn, kaj la loko jam fariĝis ŝia dua hejmloko. Ŝi volas fari ion por Tongxiang. Dum la epidemia periodo, ŝi partoprenis en pli ol dek volontulaj laboroj.

Ŝi diris, ke ŝi klare vidis ĉinan fortan kontrolsistemon, kiu estas mirinda. Estas neimageble, ke la prevento kaj regado estas tiel trafa, kio estas rezultita el bona kunlaboro inter loĝantoj kaj divers-nivelaj registaroj.

Sekve de disvastiĝo de la epidemio ankaŭ Sud-Afriko, ŝia patrolando, estas trafita de la epidemio. Anneli estas ĉagrenita: kion ŝi devas fari por sia hejmloko. Tiam ŝia adopta filino proponis, ke ili prezentu ĉinajn spertojn al Sud-Afriko en video.

Ili tuj agis. Per videoligo ili faris kvin “nubajn dialogojn”, en kiuj Anneli konigis ĉinajn rimedojn kaj efikecojn kontraŭ la viruso el sia propra vidangulo.

En la video Anneli vokis al hejmlandanoj: “Mi bone fartas en Ĉinio. Trankviliĝu.” Tiuj videoj kun la nomo “A Week In China” estas aperigitaj sur la retejo YouTube.

Cetere Anneli ankaŭ kuraĝigis siajn lernantojn fari videojn kaj reklamojn pri prevento kaj regado de la viruso en Ĉinio, kiuj estis sendataj de ŝi al ŝiaj alilandaj amikoj kaj lernantoj. Ŝi volas prezenti ĉinajn spertojn kaj eligi ĉinajn voĉojn al la tuta mondo.

Dividu