Mi volas kune kun miaj ĉinaj lernantoj batali kontraŭ epidemio

Selena Publikigita: 2020-08-04 09:10:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Michelle Naidoo revenis al sia patrolando Sud-Afriko por viziti siajn familianojn, profitante de la ferioj de Printempa Festo en la komenco de februaro ĉijare. Tamen, post nur du semajnoj, ŝi senhezite forlasis sian patrolandon kaj iris al Ĉinio.

Michelle Naidoo estas vicestro de Changsha-a Akademio WES. Ŝi diris, ke ŝi devas doni bonan ekzemplon al instruistoj kaj tian certecon al lernantoj, ke ili estas sekuraj dum la epidemio.

Antaŭ kvar jaroj, Michelle Naidoo, kiu havas spertojn pri instruado kaj administrado de internacia eduko, venis al la ĉina urbo Changsha kune kun siaj edzo kaj filino kaj de tiam okupiĝas pri instruado en la Changsha-a Internacia Akademio WES. Ŝi diris, ke ŝi nepre revenas al Ĉinio, kaj staras kune kun ŝiaj lernantoj, batalante kontraŭ la epidemio.

Atinginte Changsha, ŝi ricevis severan kvarantenan ekzamenon kaj devis esti memizolita en hotelo por 14 tagoj. Dum tiuj specialaj tagoj, laboranto de loĝkomunumo telefonis al ŝi kaj zorgis pri ŝia temperaturo kaj sanstato. Ĉio ĉi estas trankviliga por ŝi. Ankaŭ ŝi informis al siaj familianoj en Sud-Afriko la okazaĵojn en Ĉinio.

Fininte memizolon en hotelo, ŝi komencis aliĝi al aktivadoj subtenantaj al Hubei kaj Wuhan. Dume la Changsha-a Akademio WES, en kiu ŝi laboras, lanĉis mondonacan aktivadon, kaj ŝi kaj ŝiaj kolegoj kolektis pli ol 35 milojn da juanoj. Tiu mono estis uzata por aĉeti 10000 medicinajn maskojn, 5000 protektajn okulvitrojn kaj 3000 medicinajn gantojn, kaj per tio ili subtenis kontraŭepidemian laboron en Hubei.

Sekve la epidemio estis paŝopostpaŝe efike regata en Ĉinio. Michelle Naidoo sin preparis por remalfermi la lernejon. Ŝi diris, ke kvarantenaj kaj higienaj scioj povas esti metitaj en lecionojn, ĉar tiu evento faciligas al lernantoj plivastigi sian horizonton. Estante instruisto, ŝi volas montras al lernantoj, kiel ili agos kiam ili renkontos problemojn kaj malfacilojn.

“Mi ja povas foriri, tamen mi volas resti en la lando, ĉar Ĉinio estas mia hejmloko”, tiel diris Michelle Naidoo. Kiel instruisto, ŝi elektis resti en Ĉinio por fronti al la epidemio kune kun siaj lernantoj, kaj tio havas gravan signifon.

Dividu