Mozambikano studanta en Kantono skribis kontraŭepidemian konfidencleteron

Selena Publikigita: 2020-08-11 09:52:28
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Dum batalo kontraŭ epidemio, Mauocuane Abilio Zeferino Afo el Mozambiko, kiu nun studas en Kantono, lasis konfidencan leteron al loka polica departemento. Cetere li kontribuis siajn vivtenajn kostojn kaj servis kiel kontraŭepidemia volontulo. Li, en sia povo, priparolas al ni la rakonton pri “ni estu kune”.

En junio de 2018, Afo, 30-jara, venis al Ĉinio por lerni la ĉinan lingvon. Resti kaj labori en Ĉinio estas lia deziro.

Post eksplodo de la epidemio en la komenco de tiu ĉi jaro, Afo vidis seriozecon de la epidemio kaj maltrankviliĝis, ĉar homoj ne povis eldomiĝi, havis nesufiĉajn manĝaĵojn kaj maskojn. Tial li venis al la loka polica departemento kaj monkontribuis 500 juanojn, esperante, ke tio estas helpema. Fakte tiuj 500 juanoj estas liaj vivtenaj kostoj donitaj de lia patrino. Li ankaŭ lasis la leteron al la polica departemento.

Li skribis en la letero, ke tiu ĉi modesta monkontribuo estas lia afableco. En la supro de la letero estas okulfrapaj liaj vortoj: “Ni estu kune” kaj desegno en formo de koro. Cetere en la fino de la letero videblas liaj vortoj “Mi amas Ĉinion”.

Tiu ĉi letero vekis atenton kaj emociigis policanojn. Polico Qu, kiu respondecis pri aferoj de alilandanoj en tiu regiono, havas profundan impreson pri tio. Li diris, ke la letero montras, ke ni, malgraŭ malsamaj haŭtokoloroj kaj el diversaj lokoj, povas kune agi kontraŭ la epidemio en komuna koro.

En aprilo, la loka polico invitis Afo aliĝi al volontula teamo de alilandanoj, kaj li tuj konsentis.

De aprilo ĝis majo, Afo, kiel volontulo de iu loĝkomunumo, registris materialojn kaj mezuris temperaturon de enirintoj kaj elirintoj de la loĝkomunumo. Li ankaŭ servis kiel interpretisto per sia avantaĝo en regado de fremda lingvo.

La loka registaro ne forgesis la afablecon de Afo. Registaraj laborantoj venis al lia loĝejo kaj donacis al li maskojn, desinfektaĵon kaj tradiciajn ĉinajn medikamentojn. Afo dividis tion en socia retejo, dirante, ke estas tre ĝoje, ke ili vizitis lin kaj donis donacojn al li. Li refoje menciis: Ni estu kune.

Dividu