Xi Jinping parolis pri ekologia protekto

Qiujieming Publikigita: 2020-08-21 20:57:30
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉinio metas la ekologian protekton sur la unuan lokon de tagordo. Prezidanto Xi Jinping gvidas la klopodojn de la lando por ekologia progreso.

En 2005, kiam Xi laboris en la ĉina orienta provinco Zhejiang, li faris gravan juĝon pri la rilatoj inter ekonomia kresko kaj media protekto.

"Klaraj akvoj kaj verdaj montoj estas senprezaj aktivoj," Xi diris en vizito al loka vilaĝo. Ĉi tiu citaĵo fariĝis grava gvidlinio por Ĉinio, kiu sekvas novan koncepton de disvolviĝo.

En la pasintaj jaroj, Xi emfazis ekologian protekton en multaj okazoj. Jenaj estas ĉefaĵoj de liaj lastatempaj citaĵoj:

- La homo kaj la naturo formas komunumon; ni, kiel homoj, devas respekti la naturon, sekvi ĝiajn vojojn, kaj protekti ĝin.

- Ekologia konservado kaj media protekto estas nuntempaj aferoj, kiuj profitigos multajn venontajn generaciojn.

- Sendifekta ekologia medio estas la baza fundamento de daŭripova disvolviĝo de la homaro kaj socio.

- Bona ekologia medio estas la plej justa publika produkto kaj la plej atingebla bonstato por la homoj.

- La kvalito de la ekologia medio estas la ŝlosilo al konstruado de modere prospera socio en ĉiuj flankoj.

- La ekonomia disvolviĝo ne devas estis realigita je la kosto de ekologio. La ekologia medio mem estas la ekonomio. Protekti medion estas disvolvi produktivecon.

- Ni protektos ekosistemojn kiel niajn okulojn, kaj alte ŝatas ilin kiel niajn vivojn.

- La historio de civilizacioj montras, ke la leviĝo aŭ falo de civilizacio estas strikte ligita al la kvalito de la ekologia medio.


Dividu