Unua interaktiviga filmo estos prezentata en Pekina Internacia Filmfestivalo

Selena Publikigita: 2020-08-25 09:16:27
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe la 10a Pekina Internacia Filmfestivalo estis malfermita. Ĉijare iu interaktiviga filmo estos enkondukita al la filmfestivalo, kaj tio estas la unua fojo por tia nova filmprezento en Ĉinio.

Interaktiviga filmo aludas, ke spektantoj fariĝas roloj en filmo, kiuj rajtas decidi sorton de la roloj kaj krei apartan rakonton. En tia filmo spektantoj povas elekti venontajn agadojn de roloj en difinita tempo per poŝtelefona aplikaĵo, kio donas tute novan sperton dum ilia spektado. Spektantoj sin ŝanĝas al decidantoj de filmaj scenoj kaj fakte regas film-intrigon.

Nokta Deĵoro estas tia filmo. Ĝi priparolas rakonton de iu studento Ma Te, kiu estas senkaŭze implikita en ŝtelo en iu aŭkciejo. Por pruvi sin pura, Ma Te devas alfronti multajn elektojn, sed malsamaj elektoj kaŭzas tute malsamajn rezultojn, malgraŭ ke kelkaj elektoj estas ne tiel gravaj.

Dum interaktiviga spektado, spektantoj devas fari decidon en pli ol 180 ŝlosilaj momentoj, enkonduki malsamajn rakontojn kaj venigi sep specojn de finaj rezultoj. Ŝajnas, ke spektantoj persone ludas rolojn en tiu filmo.

Dividu