“Ne malŝparu ĉiun minuton, nek vanigu nian junecon”

Mirinda Publikigita: 2020-09-09 12:01:29
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“Ne malŝparu ĉiun minuton, nek vanigu nian junecon.” Ĉina prezidanto Xi Jinping faris la rimarkon en sia novjara mesaĝo de 2020.

La antaŭa parto de la frazo “Ne malŝparu ĉiun minuton” venas el la versoj de poemo de Mao Zedong: “Tempo de dek mil jaroj estas tro longa, ni devas kapti ĉiun momenton.” La poemo estis verkita de Mao en 1963. Tiam Ĉinio ĵus sin liberigis el malfacila senelirejo de malriĉeco, kaj streĉiĝis la rilateco inter Ĉinio kaj antaŭa Sovet-Unio. Ĉina fama literaturisto kaj historiisto Guo Moruo publikigis la melodion “Manjianghong”, alvokante solidarecon kaj laŭdante tiaman prezidanton Mao Zedong kaj la ĉinan popolon, kiuj firme kredas la nepran venkon. Mao verkis la poemon “Melodio Manjianghong, Responde al Guo Moruo” ĝuste kiel eĥon al tiu melodio kaj alvokis la ĉinan popolon batali por venko. Kiel ĉina konata ŝtata gvidanto kaj revolucisto, li ankaŭ estis fama poeto kaj verkis multajn poemojn.

La frazo “ne malŝparu ĉiun minuton” venas el tre konata frazo “Ni prenu revon kiel ĉevalon, prenu ŝviton kiel fonton, ne forgesu la originan celon, nek vanigu nian junecon,” verkita de fama moderna poeto Haizi. En la poemo “Prenu revon kiel ĉevalon” (alinome Patrolando), la poeto Haizi diris,

Mi volas fariĝi fidela filo

de la malproksimeco kaj mallongtempa amanto de materio

Same kiel ĉiuj poetoj

prenantaj la revon kiel ĉevalon

mi devigite iriskun martiroj kaj aĉuloj

sur la sama vojo

miloj da homoj estingos la fajron

mi sole alte ĝin levos

la fajro grandiĝos kaj disfloros en la sankta patrolando

La poeto rigardis la revon kiel movforton kaj orientiĝon de la vivo kaj ne volas vanigi la belan junecon.

Citante tiujn konatajn frazojn en la novjara salutmesaĝo, prezidanto Xi donis gravecon al la nova generacio de junuloj, kaj ankaŭ volas vigligi la junecan forton de ĉiuj ĉinoj. Hazarde, ankaŭ ĝenerala sekretario de UN Antonio Guterres metis la novjaran esperon sur la ŝultron de la junularo. Ĝenerala sekretario de UN Antonio Guterres en la lasta tago de 2019 faris novjaran paroladon de 2020. Li diris, ke la tuta mondo eniros la novan jaron 2020 meze de necerteco kaj nestabileco, kaj ke la tutmonda junularo estas la plej granda fonto de la monda espero.

Guterres diris en la parolado, ke la mondo alfrontas malsamajn defiojn, inkluzive de longtempa neegaleco kaj pliiĝanta malamo. Li akcentis, "Ni ne povas esti generacio, kiu trompas sin kaj febrigas la teron." Li diris, ke ankoraŭ estas espero. La juna generacio ĉe la frontlinio estas la ĉefa forto de la klimata agado ĝis seksegaleco kaj batalo por homaj rajtoj. Li vokis subteni la junan generacion ludi sian rolon en modlado de la mondo.


和周天子的雪山 天马踢踏

和所有以梦为马的诗人一样

我选择永恒的事业

我的事业 就是要成为太阳的一生

他从古至今——"日"——他无比辉煌 无比光明

Dividu