La Reĝino de la Nacia Flago kaj la Sendependeco de Meksiko

Aza Delgado Orduño Publikigita: 2020-09-16 17:02:02
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 16a de septembro estas la Sendependa Tago de Meksiko, kaj en la sudo situas urbo tiel grava, ke ĝi estas menciita en la Nacia Himno, ĉar krom esti la aŭtoro de la flago, ne forgesu, ke la Iguala Plano deklaris ĉi tiun nacion kiel sendependa lando. La urbo nomiĝas: Iguala de la Sendependeco, lulilo de la nacia flago.

Dum la pandemio, okazis virtuala festo por la sendependeco, kaj en ĝi partoprenos gravaj politikistoj, kiel la urba prezidanto mem, kaj personuloj, kiuj ekhavis gravecon por la Iguala socio dum ĉi tiuj tempoj, kiel la Reĝino de la Nacia Flago.

La reĝino estas elektita de la homoj per voĉdonoj kaj ĵurio, la evento estas organizita de la registaro kaj ŝanĝiĝas ĉiujare; La Reĝino de la Nacia Flago estas elektita por la festoj de la meksika flago, reprezentante la urbon Iguala ĉe la Flago-Foiro, la internacia festo; la flagfoiro estas festata la 24an de februaro, la Tago de la Nacia Flago de Meksiko.

Kiu estas la Reĝino de la Nacia Flago? Por tio ni petis al Mariana Estrada, la Reĝino de la Flago 2020, doni al ni verajn informojn.

En la bildo ni vidas la Reĝinon de la Flago 2020, antaŭ la monumento de la urbo Iguala. Kreditoj al Daniela Bravo, Alejandra Almanza, Ximena Martinez, Alex Godoy kaj Marccco Studio.

En la bildo ni vidas la Reĝinon de la Flago 2020, antaŭ la monumento de la urbo Iguala. Kreditoj al Daniela Bravo, Alejandra Almanza, Ximena Martinez, Alex Godoy kaj Marccco Studio.

"Esti Reĝino de la Nacia Flago ne nur estas simple bela, sed ankaŭ portas sur si granda devon kun historia signifo, ĝi implicas esti fiera esti igualano, havi valorojn por esti ekzemplo de ŝanĝo kaj ĉefe la deziro kontribui ion malsaman kaj helpi al aliaj por esti feliĉaj kaj unuiĝintaj. La ĉefa tasko estas stimuli patriotismon kaj estimon al la historio, kion Iguala ŝirmas kaj por niaj samlandanoj. Tio implicas scii kiel labori kiel teamo, povi krei kaj kontribui ideojn ĉiam, kun komitato ne malantaŭ vi sed apud vi por ĉiam premi vian manon, estas nepre marki aliajn heredaĵojn, kiuj estas skribitaj jaron post jaro” estis la vortoj de Mariana Estrada, kiu montras al ni, ke meksikanoj estas patriotaj kaj unuiĝintaj.

Same kiel ke la ĉinoj fiere portas ruĝan flagon kun kvin steloj, kiuj reflektas la unuecon de la popolo, sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio, meksikanoj portas sian patrujon sur sian bruston.

En la bildo ni vidas la Reĝinon de la Flago 2020, en la koro de la urbo Iguala. Kreditoj al Daniela Bravo, Alejandra Almanza, Ximena Martínez, Alex Godoy kaj Marccco Studio.

En la bildo ni vidas la Reĝinon de la Flago 2020, en la koro de la urbo Iguala. Kreditoj al Daniela Bravo, Alejandra Almanza, Ximena Martínez, Alex Godoy kaj Marccco Studio.

La Sendependeca Tago gravas, oni celebras ĝin memore al liberigo de la nacio el koloniado de Hispanio kaj heroaj agoj de la prapatroj.

Ni sincere deziras: “Feliĉan Sendependecon de Meksikon!”

Dividu