Zhao Yongquan tre ŝatas ludon. Antaŭe li okupiĝis pri eldonado rilata al artoj kaj desegno. Kiam li unuafoje kontaktis tablo-ludon, li interesiĝis pri tio kaj decidis fari koncernajn aferojn. Laŭ Zhao, ĉiuj tablo-ludoj ne nur rakontas pri interesaj rakontoj, sed ankaŭ antaŭenpuŝas la interŝanĝiĝojn inter homoj.
En la jaro 2012, Zhao oficiale fondis sian kompanion pri tablo-ludo. Nun lia kompanio sukcese fariĝis la plej granda ĉi-rilata populara platformo en Ĉinio.
En la pasintaj kvar jaroj, Zhao organizis kvar ekspoziciojn pri tablo-ludo nomata kiel DICE CON. Sed ĉi-jare, pro la eksplodo de la kronvirusa malsano, la kvina ekspozicio estis nuligita.
Sed bona informo estas, ke la 21an ĉi-monate, la libro DICE MOOK kun temo pri virinoj estos oficiale publikita. Kaj serio da aktivadoj estos organizita en Pekino de la 19a ĝis la 26a ĉi-monate.
Oktobre, Lucia invitos Zhao kune faris vlogon por diskonigi la enhavojn de la libro kaj kune praktiki la tablo-ludojn menciitajn en la libro.