La Granda Muro kovras 15 provincojn, municipojn kaj aŭtonomajn regionojn, kiaj Hebei, Pekino, Tianjin, Shanxi kaj Ningxia.
Inter ili la provinco Hebei havas plej longan muron je pli ol 2 000 kilometroj
La muro konstruita en la dinastio Ming longas je 8851.8
Kilometroj, kaj la resta parto estis konsrtuita en dinastioj Qin, Han kaj en pli frua periodo.
En decembro de 1987 la Granda Muro estis enlistigita en mondaj kulturaj heredaĵoj.
La Granda Muro ĉe Badaling, kie mi troviĝas nun estis konstruita en la dinastio Ming
Ĝi estas grava pasejo de la Granda Muro.
La Granda Muro de Badaling troviĝas en nordokcidenta Pekino
Ĝi estas unu el la gravaj militaj pasejoj de la dinastio Ming
kaj grava ŝirmilo de la ĉefurbo kun danĝere kruta situacio.
Ĝi estas de antikveco grava trafika pasejo por Shanxi, Interna Mongolio kaj Zhangjiakou.
La Granda Muro de Badaling havas 43 turojn
Ĝis nun 16 el ili estis riparitaj
nun mi troviĝas en la norda turo kun 8 fajroalarmejoj
La muro altas je 6 aŭ 9 metroj kaj povas enteni kvin ĉevalojn paralele
La supra etaĝo servis por patrolado kaj pafado
Kaj la malsupra servis kiel loĝejo de soldatoj kaj provizejo.
La kvara fajroalarma teraso havas pli ol 100 ŝtupojn.
La sesa teraso estas la plej granda en la norda muro kaj areas je 100 km2
La oka teraso altas je 888 metroj kaj estas la plej alta teraso
de la Granda Muro de Badaling kaj estas la loko plej taŭga por admiri sunsubiĝon