Filmo pri stabiligo de ekstera komerco---Akceli eksteran komercon

Selena Publikigita: 2020-10-20 16:58:14
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Necesas konformi al nia platformo. De longe ni ne renkontiĝis…

Dum nia rekt-elsendo, videblas kelkaj ekranetoj


Zhou Xiaomai Kreinto de la marko Finetoo

Ni faris rekt-elsendan komercadon en videaj sociaj komunikiloj. Iuj retaj famuloj aĉetis niajn varojn kaj faris siajn proprajn rekt-elsendajn vendadojn. Ĝuste estas niaj produktoj, kiuj estis venditaj. kelkmil malgrandaj veŝtoj estis venditaj en unu aŭ du tagoj.

Kiel translandlima firmao, Finetoo provas fari surretan vendadon per rekta elsendo. Tamen post eksplodo de la epidemio, estas malfacile rapide kaj sekure venigi varojn al klientoj. Nun en Ĉinio troviĝas 19700 translandlimaj firmaoj, same kiel Finetoo. Ne nur entreprenoj, sed ankaŭ la registaro alfrontas tiujn malfacilaĵojn kaj devas venki ilin.

Zhong Shan Ĉina ministro pri komerco

Ĉina ekstera komerco okupas pli da kvoto de la tutmonda merkato. Privataj entreprenoj fariĝas stabiligoj de la ekstera komerco por akceli nian eksportadon. Ili faras 95% da kontribuo al nia eksportado. Novaj modeloj de la ekstera komerco estas novaj kreskpunktoj, precipe eksporto de translandlimaj firmaoj kreskis je 29%.

En la pasintaj kvin jaroj, senĉese pliiĝis proporcio de eksportaj negocoj de translandlimaj elektronik-komercaj firmaoj en tutlanda ekstera komerco. La translandlimaj elektronik-komercaj firmaoj fariĝas gravaj partoj de la ekstera komerco. En la mondo, tiaj firmaoj ankaŭ estas gravaj kreskpunktoj de tutmonda podetalo. Por stabiligi produktan kaj provizan ĉenojn de la ekstera komerco, la ĉina registaro prenis seriojn da rimedoj por garantii mendilojn kaj stabiligi la merkaton, kiaj malfermo de translandlima transporto, konstruo de eksterlandaj konservejoj plibonigo de servo al la ekstera komerco kaj rabato de eksportimposto.

Inter ili, translandlima transportado kaj eksterlandaj konservejoj ludas ŝlosilan rolon por stabiligi proviz-ĉenon dum la epidemio. Per avantaĝoj en pli malalta transporta kosto, pli rapida kaj efika ricevo de varoj, pli bona administro de konservejoj, pli oportuna sistemo por trakti mendilojn kaj pli aŭtonoma kaj efika procezo por redoni varojn. Fluo de varoj estas pli kaj pli rapida

Zhou Xiaomai Kreinto de la marko Finetoo

Klientoj aplaŭdas mendilojn el eksterlandaj konservejoj. Ili supozis, ke ili bezonas atendi pli longan tempon. Fakte varoj estas pretaj antaŭ ol kiam tiuj klientoj atingas.

Pluraj ĉinaj kompanioj faras perspektivon pri translanda transporto kaj eksterlandaj konservejoj. Cainiao, transporta kanalo sub la grupo Alibaba starigis ciferecan loĝistikan distribuejon konsistantan el konservejoj, transiro kaj elektronikaj doganaferoj en Kuala-Lumpuro, Lieĝo kaj Honkongo. Cetere ĝi establis pli ol 30 eksterlandajn konservejojn kun la areo de preskaŭmiliono da kvadrataj metroj.

Li Yakun respondeculo pri komunikado de Cainiao pri internacia loĝistiko

Cainiao realigis atingon de varoj al eŭropaj kernaj landoj en tri tagoj al aliaj eŭropaj kaj najbaraj landoj en sep tagoj. Tio efike plibonigas konsuman sperton de eŭropaj klientoj kaj helpas al ĉinaj firmaoj eksporti iliajn varojn.

Certigo de rapida transporto de varoj estas unu parto de negocoj. Troviĝas multaj faktoroj por efektivigi negocojn. Riskoj el alilandaj merkatoj fariĝas plej grandaj defioj por komercaj entreprenoj. Sanxing, kompanio por produkti saĝan elektran metron de la urbo Ningbo ricevis mendilojn valorantajn 800 milionojn da juanoj en 2020. Ili estas kaj ekscititaj kaj maltrankvilaj, ĉar la mendiloj kun la monsumo donas tro grandajn riskojn al la kompanio en la nuna situacio.

Wang Ping

Ĉefa financa oficisto de Medicina kaj Elektra Kompanio Sanxing de Ningbo

Ni devas prepari materialojn, kiuj valoras pli ol 100 milionoj da juanoj. Antaŭe ni ne havis kuraĝon por ricevi tiajn mendilojn.

La ĉina registaro pliigis subtenon al eksporta kreditasekuro kaj tio trankviligis entreprenojn de ekstera komerco, same kiel Sanxing. Kiel unika asekura kompanio, kiu liveras produkton de eksporta kreditasekuro, Ĉina Eksporta kaj Kreditasekura Korporacio subtenas eksporton kaj transmaran investon je 350 miliardoj da usonaj dolaroj en la antaŭaj sep monatoj ĉijare kaj liveras servojn al pli ol 130 miloj da entreprenoj pli multe je 22,6% kompare kun tiu en la sama periodo de la lasta jaro.

Wang Ping

Ĉefa financa oficisto de Medicina kaj Elektra Kompanio Sanxing de Ningbo

Ni asekuris niajn varojn. Se klientoj nuligas mendilojn pro la epidemio, ni ricevas kompenson donitan de asekura produkto de la Ĉina Eksporta kaj Kreditasekura Korporacio. Tial ni akceptis la mendilojn.

Sen maltrankvilo pri mendiloj, la entreprenoj grandmezure reduktis tempon por trapasi doganon pro rapida trapasado liverita de dogano. Plenumo de mendiloj povas esti certigita. La vendsumo de la kompanio Sanxing kreskis je 240% kompare kun tiu de la sama periodo de la pasinta jaro. Ĝi atingis konsentojn kun pluraj landoj pri starigo de fabrikoj

kaj aktive plivastigis transmarajn merkatojn en la antaŭa duonjaro de tiu ĉi jaro.

La Monda Organizo pri Komerco prognozis, ke la skalo de tutmonda komerco reduktis de 13% ĝis 32% ĉijare. Kuko de la internacia komerco malpliiĝos, tamen proporcio de la ĉina merkato stabile altiĝas. Eksporta sumo en la antaŭaj kvar monatoj estas pli multe je 0,1% ol tiu de la sama periodo de la pasinta jaro. Konkurenca kaj kontraŭprema kapabloj de la ĉina komerco senĉese altiĝas. Tio ne povas esti realigita sen klopodoj kaj nefleksebleco de komercaj entreprenoj kaj trafaj politikoj disponigitaj de la registaro por komercaj entreprenoj. Tiuj rimedoj, kiaj plibonigo de komerca medio, altigo de efikeco por trapasa loĝistiko kaj fortigo de translandlimaj elektronikaj entreprenoj ne nur stimulas viglecon de komercaj entreprenoj, sed ankaŭ garantias disvolviĝon de tutmonda libera komerco.

Dividu