​Gülmire Atihan kreskas kun vilaĝo

Publikigita: 2020-11-10 14:57:38
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La gubernio Shule troviĝas en nordokcidenta parto de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono kaj la oazoj okupas nur 5.6% de la tuta areo. Ĝi estas profunde malriĉa gubernio de Ĉinio. En 2017 ĉinlingva instruistino ujguranino Gülmire Atihan atingis unu el la malriĉaj vilaĝoj de la gubernio kaj servis kiel vicestro de la laborgrupo por elradikigo de malriĉeco.

La projekto “koni popolan staton, faciligi popolan vivon, kunigi popolan volon” estas grava rimedo prenita de Xinjiang por helpi lokajn popolanojn ekde 2014. Funkciuloj el diversaj departementoj de la loka registaro kore laboras en vilaĝoj por rekte servi al popolanoj.

La vilaĝo havas 334 familiojn kaj 1531 loĝantojn, inter kiuj 245 personoj el 67 familioj estas registritaj malriĉuloj. Ĝi estas tipa malriĉa vilaĝo.


Gülmire Atihan rememoris: “Kiel junuloj naskiĝintaj en la 80aj jaroj, ni vivis en la periodo kiam la lando rapide disvolviĝis dank’ al reformo kaj pordmalfermo kaj havis bonajn vivkondiĉojn. Tamen en la kamparo mi vidis, ke kamparanoj de malproksima regiono en suda Xinjiang ankoraŭ iris la batitan vojon kaj la vilaĝo plejparte havis kovritajn enfermejojn.”


Kiel stimuli la vilaĝanojn al riĉiĝo kaj helpi ilin turni la menson al ŝanĝo de malriĉa stato per diligenta laboro? Gülmire Atihan sentis grandan premon. La laborgrupo decidis establi “noktan lernejon de kamparanoj” por radike ŝanĝi la konservativan koncepton de la vilaĝanoj, samtempe efetivigi la konstruadon de belaj vilaĝoj por ŝanĝi la malprogresintajn bazajn instalaĵojn kaj la senordan aspekton de la vilaĝo.


En 2018 la vilaĝo estis taksita kiel ekzemplo de plibonigo de vivmedio en la gubernio. Je la fino de la jaro, ĉiuj kamparanoj de la vilaĝo sin liberigis el malriĉeco. Ĝis la fino de la pasinta jaro, 361 familioj de la vilaĝo plenumis transloĝiĝon. Vilaĝano Patigül Abdurehim ĝoje diris: “Kompare kun la pasinteco, la plej granda ŝanĝiĝo estas vivmaniero, loĝa medio kaj ekonomio. Nun ĉiuj kamparanoj havas novajn loĝejojn kaj la Komunista Partio de Ĉinio kaj la registaro solvis niajn malfacilaĵojn en loĝado. Tio estas bona politiko al ni kamparanoj.”


La loĝejo de Patigül Abdurehim estas farita el armita betono kaj havas antaŭan, mezan kaj postan kortojn, kie ŝi plantis juglandarbojn, pomarbojn, uvon kaj legomojn en la antaŭa kaj bredis du bovojn, kvin ŝafojn kaj 30 kolombojn. Nun ŝia familio estas nutrata de plantitaj legomoj kaj per la korta ekonomio, ŝi jare gajnis pli ol 1 000 usonaj dolaroj.


Ĝis la kuranta jarfino finiĝos la trijara laboro de Gülmire Atihan en la vilaĝo. Parolante pri atingoj de la tri jaroj, ŝi diris: “En la pasintaj pli ol du jaroj, ni diligente laboris kune kun ĉiuj vilaĝanoj kaj komplete ŝanĝis la aspekton de la vilaĝo. Dank’al nia klopodado, altiĝis la vivkvalito de la lokanoj kaj ankaŭ mia laborkapablo. Nia misio estas solvi demandojn en la menso kaj en la vivo, solvi disputojn inter popolanoj kaj altigi ilian enspezon. ”



Dividu