Revoj de kamparana poeto Li Songshan

Mirinda Publikigita: 2020-11-20 10:53:20
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Kamparana poeto Li Songshan de la vilaĝo Lilou, de la urbo Wugang, Henan-provinco, ankaŭ estas malsanulo de meningito.

En 2019 13 de liaj poemoj estis publikigitaj en la revuo Poemo. Antaŭe nelonge li gajnis la poeman premion de Chen Ziang. Baldaŭ eldoniĝos lia unua poemaro “Ŝafpaŝisto”.

Li Songshan havas tri dezirojn: konstrui novan domon, edziniĝi kaj multe vendiĝi la eldonota poemaro.

“Mi estas sana, mi amas la vivon”. 40jara Li Songshan ŝajne ĉiam ridetas, tio estas kaŭzita de la meningito pro neĝustatempa kuracado en la 4a jaraĝo.

En la vilaĝo Lilou, vilaĝanoj diris, ke Li estas saĝa kaj bonkora. Li neniam plendis.

La hejmo de Li areas je 150 kvadrataj metroj kaj li kultivas ŝafojn, hundon, katojn kaj kokojn. En la dormĉambro poemaroj kaj noveloj plenigis la libroŝrankon.

Li Songshan interrompis siajn lernejajn studojn en la 13a jaraĝo kaŭze de malriĉeco. Li helpis la gepatrojn vivteni la familion per ŝafpaŝtado.

La unua ŝafo vendiĝis je 270 juanoj (preskaŭ 40 usonaj dolaroj). Estis en la Printempa Festo de 1994, li uzis la gajnitan monon por aĉeti festajn varojn por la familio.

Ekde tiam ŝafopaŝtado estis lia tuta vivo.

En la somero de 1997 lia malpli aĝa frato eniris en la altlernejo. Por doni ekzemplon al la frato, Li Songshan decidis restarigi la lernadon. Li preskaŭ forgesis la lernitajn ideografaĵojn kaj rekomencis la lernadon el la televidaj programoj. Dum dek jaroj li multe lernis el la televido.

Poste li ekverkis novelon, kiu unuafoje estis publikigita en la papero de la urbo Wugang en 2000. Li estis ekscita kaj lia frato proponis lin verki poemon.

Poste li hazarde legis la poemojn de Shu Ting, Xu Zhimo kaj Guo Moruo el la lernolibroj de la frato. Li tuj estis kortuŝita de la vortoj de tiuj poetoj kaj ekprovis verki poemojn.

Li jam ne havis la unuan poemon. Tamen li ankoraŭ klare memoris, ke li estis surprizigita de la momento, kiam neatendite aperis en liaj mensoj ekaperis tiuj frazoj. Ekde tiam li oficiale verkis poemojn kiam li paŝtis la ŝafojn.

Li Songshan diris, ke la poemon serĉos la poeton, sed la poeto ne povas trovi la poemon.


Dividu