De sankta Nikolao vartrajnoj plenaj de donacoj

Selena Publikigita: 2020-12-25 10:12:14
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Piotr Gadzinowski, ĉefredaktoro de la pollanda ĵurnalo La Forumo, levis interesan demandon: ĉu sankta Nikolao venas el Ĉinio per trajno en la nuna festo kristnasko?

Laŭ informo de Eŭrop-Azia Transporta kaj Loĝistika Kompanio, en la kuranta jaro pli ol 10000 varvagonaroj navedis inter Ĉinio kaj eŭropuniaj landoj, kio estas forte impresata. Ĉar kompare kun tiu en la pasinta jaro, la transportkvanto sur la fervojlinioj duobliĝis en la kuranta jaro.

La Eŭrop-Azia Transporta kaj Loĝistika Kompanio estas unu el la gravaj servantoj al la eŭrop-aziaj fervojlinioj. Nur en oktobro de tiu ĉi jaro, ĝi ekspedis pli ol 600 trajnojn. Ĝenerale medicinaj materialoj, plastaj varoj, teksaĵoj kaj kosmetikaĵoj importitaj el Ĉinio estas enkondukitaj al eŭropuniaj landoj, kaj samtempe ligno, varoj faritaj el ligno, nutraĵoj kaj medicinaj materialoj estas vendataj al Ĉinio. Pro la epidemio, la kosto de aertransportado kreskis je 60%, tamen trajnotransportado estis ne sufiĉe uzitaj dum la epidemio.

Laŭ la eŭropa tradicio, kun donacoj sankta Nikolao veturas en sledo tirata de norda cervo. En tiu ĉi jaro, sankta Nikolao estos okupita per pli multaj laboroj, ĉar civitanoj de la EU kaj Usono devos aĉeti grandan kvanton da kristnaskaj donacoj por kompensi la limigon kaŭze de la epidemio. Konsidere ke multaj kristnaskaj varoj estas produktataj en Ĉinio, eŭropaj landoj devas pripensi eblecon de prokrastita liverado.

Nun estas tikla problemo antaŭ komercistoj. Multaj konteneroj kun grandnombraj kristnaskaj varoj amasiĝas ĉe ĉinaj havenoj. Tial trajnotransportado estas multe elektata de tiuj komercistoj. Tiuj varoj estas transportataj laŭ tradicia kaj moderna silka vojo.

Se sankta Nikolao vizitos vin veturante per trajno, mi esperas, ke vi ne estos surprizita pro lia alveno. Estas plej grave, ke li alvenas al la rendevuo akurate.

Dividu