La luma vojo de Maria el Magdala kontraŭ la kronviruso—intervjuo kun Luciano Mazzoni Benoni

Alessandra Madella Publikigita: 2020-12-30 07:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Luciano Mazzoni Benoni estas la kunordiganto de la Interreligia Forumo de Parmo en Italio kaj la respondeculo pri kulturo de la loka Esperanto-grupo. En siaj studoj, li precipe koncentriĝis pri la figuro de Maria el Magdala, la preferata disciplo de Jesuo. En ĉi tiu intervjuo, li afable konsentis paroli al Ĉina Radio Internacia pri kiel la valoroj, kiujn ŝi esprimis, povas doni al ni kuraĝon en la batalo kontraŭ la kronviruso kaj helpi nin imagi pli bonan mondon.

LMB: Luciano Mazzoni Benoni

AM: Alessandra Madella

AM: Ĉu vi povas diri al ni ion pri vi mem? Mi scias, ke kiam vi estis estrarano de la Komunumo de Parmo, vi estis la plej juna skabeno de Italio.

LMB: Jes, pri publika edukado en 1977. Mi estis elektita pere de la Komunista Partio, sed mi estis katolika. Poste mi laboris kiel koopera administranto dum 40 jaroj, en movado ligita al la Internacia Koopera Alianco, fondita en 1892 en Londono, por transformi la ekonomion de socio bazita sur kapitalo al socio bazita sur homoj. Temas pri tria vojo inter socialismo kaj kapitalismo, kiu celas kooperan etikon, bazitan sur frateco, egaleco kaj solidareco.

AM: Kiam vi komencis zorgi pri interreligia dialogo?

LMB: En 1969 mi fondis la unuan ekumenan grupon kun sidejo en Parmo. En 2006 ni decidis fariĝi Interreligia Forumo kaj mi iĝis ĝia kunordiganto. La forumo kunigas 4 abrahamajn religiojn: judismon, kristanismon, islamismon kaj bahaismon. En kristanismo estas 5 apartaj eklezioj, sed ankaŭ en Islamo estas tri apartaj konfesioj. Volas aliĝi ankaŭ asocioj de enmigrintoj, kiuj ofte apartenas al religiaj malplimultoj kaj kiuj bezonas kunlabori por krei ŝancojn de renkontiĝo kaj interkompreniĝo en lernejoj, kvartaloj kaj urboj. Netoleremo estiĝas el nescio. Scio malfermas la vojon al paco. Ni aliĝas al la tutmonda movado “Religioj por Paco” (Religions for Peace) kaj ni agadas sur multaj niveloj, kun institucioj kaj kun familioj. Ni disdonas interreligian kalendaron ĉiu jare.

AM: Kiel vi ekinteresiĝis pri virinaj figuroj en viaj religiaj studoj?

LMB: Ekde infanaĝo, pro diversaj familiaj kaj personaj kialoj, mi ĉiam estis altirita al la temo de virinoj, kiu tiutempe tute ne oftis. De kiam mi studis antropologion en Bolonjo en 1970, mi vidis, ke virinoj ludis tre gravan rolon en la tiel nomataj primitivaj socioj de la Paleolitiko. Ĉiuj arkeologiaj trovaĵoj diras al ni, ke en la historio de religioj, antaŭ ol alveni al la ideo de la vira dio, estis antaŭa tavolo de patrina diino, tera diino: la granda unuiga mito de ĉiuj kontinentoj. Ĉi tiu lulilo de la homaro, poste distordita aŭ nuligita, lasis multajn spurojn, kiujn mi provis rekuperi en miaj vojaĝoj kaj studoj, profundigante mian konon de la hebrea lingvo kaj parte de la aramea lingvo. Multaj fakuloj emfazis la bezonon denove malkovri la veron pri la figuro de Maria el Magdala, bedaŭrinde misreprezentita kaj marĝenigita.

AM: Kiel Maria Magdalena estis marĝenigita?

LMB: La turnopunkto venis en la jaro 591 kun Papo Gregorio, kiu unuigis tri figurojn menciitajn en la tekstoj de la kanonaj Evangelioj: Maria, fratino de Marta, la pekulino, kaj Maria el Magdala, kaŝante la unikecon de ĉi-lasta. Sed arkeologio en Israelo pruvis la ekziston de la vilaĝo Magdala. Kaj multaj fakuloj kontribuis al la restarigo de ŝia figuro. La plej elstara estas biblia erudiciulo kaj psikologo, la franca ortodoksa ekzegeto Jean-Yves Leloup, kiu tradukis kelkajn apokrifajn evangeliojn kaj laboris pri la temo dum jardekoj. Li klare distingis la figuron de Maria el Magdala, rekonante ŝian ĉefrolon. Cetere, dum la jarcentoj, popola devoteco, kaj en la orientaj kaj okcidentaj eklezioj, neniam forgesis ŝin. Do ŝi ofte aperas en kristana arto. En 1500 la Sankta Inkvizicio eldonis dekreton por malebligi al artistoj glori ŝin per siaj verkoj, punante tiujn, kiuj ne obeis. Sed ĉi tiu temo denove reaperis. Papo Francisko eldonis dekreton, kiu oficiale agnoskas Maria el Magdala kiel la apostolino de la apostoloj. Ŝi estas la unua apostolo, kiu donis al aliaj la mesaĝon, ke Kristo resurektis. Ĝi estas temo, kiun la papo disvolvis en multaj homilioj: antaŭ la fido de Petro, la fondinto de la eklezio, la unua homa fido al Jesuo estas la fido de Maria el Magdala.

AM: Kiel vi pentrus Maria el Magdala kiel la unua apostolino?

LMB: En la libro, kiun mi verkis kun du virinoj (Gabriella Campioni, Silvia de Todaro, Luciano Mazzoni Benoni, Meditare con Maria di Magdala, donna di luce/Mediti kun Maria el Magdala, virino de lumo, San Pietro in Cariano: Gabrielli, 2017), ni nomis ŝin "virino de lumo . " Kvankam ŝi estis unu el la malmultaj homoj - la famaj tri Mariaj -, kiuj atestis la morton de Jesuo sur la kruco (latine, via crucis), ŝi efektive montris luman vojon (via lucis). Kiel diras Papo Francisko, la kristano ne povas kredi nur je la kruco, sed devas kredi je la reviviĝo. Alimaniere ĉio kolapsas kaj ne havas sencon. La homo, kiu unue renkontis la resurektintan Jesuon, estis Maria el Magdala. Ankaŭ la kanonaj Evangelioj diras tion. La forgeso, kiel klarigas al ni ĉi tiuj studoj, okazis per vera batalo kun la grupo de la apostoloj, ĉar, kiel jam aperis en la Evangelio, estis envio al ŝi, kiu ĝuis rilaton privilegian kun la instruisto.

AM: Kiel la figuro de Maria el Magdala reliefigas la unikecon de Jesuo kiel instruisto?

LMB: Ĉi tiu instruisto parolis kun virinoj, renkontis ilin, resanigis ilin, kaj probable iuj virinoj eĉ korektis iujn el liaj vidpunktoj. Pensu pri la samaria virino, pensu pri tiu virino, kiu petas panon por siaj infanoj. Ili estis eĉ eksterlandaj virinoj, do ekster la juda fido. El diversaj tekstoj aperas, ke Jesuo havis intiman rilaton kun Maria el Magdala. Nur ŝin Jesuo salutis per kiso, sed precipe nur ŝi probable absorbis specialajn instruojn. Tial la ĵaluzo de la aliaj apostoloj. La Evangelio de Maria, verkita de Jean-Yves Leloup surbaze de trovitaj tekstoj, montras la kolizion inter ŝi kaj Petro en la grupo de la apostoloj. Se dum jarcentoj oni parolis pri la vira kaj hierarkia vizio de Eklezio de Petro kontraste kun la “Marieca” Eklezio, pli ligita al la figuroj de Maria, la patrino de Jesuo, kaj de Johano, la plej ŝatata apostolo, nun ni parolas pri “Marieca” Eklezio, en kiu elstaras la figuro de Maria el Magdala.

AM: Kiel diferencas la vizio alportita fare de Maria el Magdala?

LMB: En la libro ni montras kiel diversaj sentoj kuniĝas en Maria el Magdala. La ina sento estas vizio de fido bazita sur la revalorigo de la virina korpo kaj sekseco. La dua sento estas de scio kaj saĝeco (greke, sophia). Ne hazarde la historio de la Eklezio ĉiam vidis multajn mistikajn virinojn malakceptitajn kaj ofte kondamnitajn. Hildegard von Bingen, la patronino de Esperanto, ekzemple, jam estis kondamnita al brulŝtiparo kaj estis savita nur fare de letero de la papo. La tria sento estas de sano, medicino, resanigo. Maria el Magdala estis ligita al la lernejoj de la esenoj, kiel atestas tradicioj disvastigitaj en diversaj landoj - de Egiptujo ĝis Arabujo antaŭ la morto de Jesuo kaj poste ĝis suda Francio. La esenoj, aŭ terapiistoj, kultivis saĝan vojon al resaniĝo, kiu havis fortan spiritan profundon. Do la pecoj de ĉi tiu mozaiko montras al ni luman figuron, el kiu la kristana tradicio konservis multajn signojn. La preĝejoj de Maria el Magdala estas distribuataj tra la tuta mondo. En la Malsupra Baziliko de Asizo, Italio, unu el la grandaj flankaj kapeloj estas tute dediĉita al ŝi. La rakontoj pri vojaĝoj kaj resanigoj atestas devotecon neniam nuligitan, malgraŭ la rezisto, kiun ĝi renkontis en la Eklezio.

Papo Francisko prezentas ŝin al ni kiel modelon ne nur por virinoj, sed por ĉiuj kristanoj kaj ripetas, ke la fido de Maria el Magdala estas ne nur antaŭa, sed pli alta ol la vojo de Petro ĉar dum la vojo de Petro estas racia kredo, la vojo de Maria estas la vojo de amo. Tial ni estas invititaj vivigi la lecionon de Maria el Magdala, kiun ni povas fari nia kaj kiu povas iĝi modelo por la estontaj generacioj.

AM: Kiel la vizio de Maria el Magdala povas helpi interreligian dialogon?

LMB: Ĝi povas helpi ĝin, ĉar en ŝia disĉipleco kaj en ŝia laboro de evangelizado en Francio ŝi sekvis nedogman kristanan manieron, bazitan sur parola rilato kaj la akcepto de la alia. La antagonismo kun la versio de la Eklezio de Petro estas ĝuste ĉi tie: ne doktrino, sed saĝo. Ne hierarkio, sed atesto. La vira vido unuflanke kaj la ina vido aliflanke.

AM: Kiel pensi pri Maria el Magdala povas helpi al ni alfronti la kronviruson?

LMB: Ĉiuj valoroj antaŭenigitaj en la historio de Maria el Magdala helpas nin alfronti tiun problemon. Anna Katharina Emmerick, granda germana divenistino de la deknaŭa jarcento, substrekas, kiel la intima rilato inter Jesuo kaj Maria el Magdala estis fondita sur la bonvenigo de la vagantoj, la malsanuloj, bezonuloj, kiuj rekonas siajn limojn, sed akiras la forton por batali. Jen la tre aktuala instruado. Ne de rezigno, nek de obeo, sed de kuraĝo kaj resaniĝo. Se ni nin inspiros je ĉi tiuj valoroj de gastamo, solidareco kaj zorgo, ni povos rekonstrui vere saĝajn kaj longvidajnn fundamentojn por la ekonomio kaj la respekto de la medio. Ni devas sekvi la spurojn de la historio de Maria el Magdala por eliri el la kaoso kaj timo, en kiuj ni estas.

AM: Kiel Maria el Magdala sukcesis superigi la timon al la apostoloj?

LMB: La apostoloj ne havis la kuraĝon ĉeesti al la krucumado de Jesuo, sed ili kaŝis sin. Ili timis, ili estis seniluzigitaj kaj deprimitaj. Ili do suferis je diversaj malsanoj. Kiam alvenis la anonco de Maria el Magdala pri la reviviĝo de Jesuo, ili pensis, ke ŝi estis freneza. En la juda tradicio, la atesto de virino eĉ ne estis laŭleĝe valida. Do oni ne kredis al ŝi. Sed la energio, kiun ŝi esprimis, estis evidente pli forta ol la antaŭjuĝo. La sanktuloj kapablas liberigi de sia propra vizaĝo, de sia propra figuro, lumon, kiu empatie transdoniĝas al la alia. Do Petro kaj Johano iris al la tombo de Jesuo por vidi, kio okazis. Ŝi povis fari la unuan miraklon, resanigante alimaniere nekuraceblajn homojn kaj redonante al ili la kapablon releviĝi kaj fariĝi atestantoj de la reviviĝo, kiun Jesuo volis montri unue al virino. La leciono ne povus esti pli klara kaj provoka ol tio. Papo Francisko tre forte reasertis, ke nur virino, kun sia fido kaj kun la amo por sia amato, povis superi homan rezistadon, kiu estas tipe vira, sed kiu blokas kaj paralizas.

Dividu