Itala profesoro subtenas koncepton pri “disvolvado akcelata de novigo”

Selena Publikigita: 2021-02-25 10:51:01
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La jaro 2021 markas la unuan jaron de la periodo de la 14a Kvinjara Plano (2021-2025), kiu komenciĝas per la nova marŝado, en kiu la moderna socialisma lando stariĝos komplete. La 14a Kvinjara Plano skizis la grandiozan perspektivon pri disvolvado en la estontaj kvin jaroj kaj altiris atenton de multaj alilandaj personoj, inkluzive de profesoro Plinio Innocenzi el la itala Universitato de Sassari.

Plinio Innocenzi estas fama fakulo en la kampo de materiala scienco, kiu servis kiel scienca konsilisto de la itala ambasadorejo en Ĉinio ekde 2010. Dum ok jaroj de la servoperiodo, li partoprenis en pluraj kunlaboraj programoj pri scienco kaj tekniko de la du landoj. Li diris, ke dum tiuj jaroj, li vidis la landon, kiu strebas al revo kaj estas ĉiam preta por agi.

“Kiam mi laboris en Ĉinio, mi vidis, ke Ĉinio evoluas en potencan landon de scienco. Italio kaj Ĉinio kune efektivigis kunlaborajn programojn, kaj inter ili la plej grava estis “Zhangheng n.1”, la eksperimenta satelito elektromagnete monitora, kiu sukcese pafiĝis. Italio kaj Ĉinio havas vastan spacon de kunlaboro en spaca scienco. Komuna lanĉo de la satelito pruvas tian eblecon.”

Parolante pri la kvinjara plano de Ĉinio, profesoro Plinio Innocenzi opinias, ke ĝi estas gvida instrumento disvolvi la nacian ekonomion kaj sciencteknikon kaj ankaŭ estas plej rekta maniero koni la estontan evoludirekton de Ĉinio.

“Tia kapablo pri planado kaj pensmaniero estas unu el la avantaĝoj de Ĉinio, kaj mi lernis multe de tio. Kvin-jara plano ne estas rekta plano, sed gvidilo por ellabori longperiodan celon, precipe en la kampo de scienco kaj tekniko. Mi alte atentas la Kvinjaran Planon de Ĉinio, ĉar mi scias, ke tiuj enhavoj estos efektivigitaj. Se oni demandos min, kien iros Ĉinio? Mia respondo estas: vidu la planon, en kiu troviĝas direkto de ĝia disvolviĝo.”

En la 14a Kvinjara Plano, Ĉinio metas la disvolvadon akcelatan de novigo sur kernan pozicion, kio estas akceptita de profesoro Plinio Innocenzi.

“La vojo elektita de Ĉinio estas ĝusta, kio markas direkton de disvolviĝo en la estonteco. Ni ĉiuj konsciiĝis pri la grava signifo de biotekniko dum la epidemio, kaj ankaŭ memstiro, artefarita inteligenteco, ekologia protekto estas pli kaj pli gravaj. Oni devas klopodi por en krizo kultivi novajn oportunojn, kaj nun estas nova tempo por scienco kaj tekniko. Fronte al nuna situacio, investo de Ĉinio por novigo estas ege grava.”

Dividu