Kiel garantii nutraĵan sekurecon? Deputitoj donis proponojn

Pluveta Publikigita: 2021-03-14 20:29:33
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La amasoj rigardas la nutraĵon super ĉio. En la fono de la tutmonda epidemio kiel garantiu la nutraĵan sekurecon de Ĉinio? En la du sesioj de 2021 la deputitoj pozivite donis proponojn pri la nutraĵa sekureco.

Li Aiqing

Li Aiqing

En la registara laborraporto ĉina ĉefministro Li Keqiang montris, ke la ŝlosila maniero por garantii nutraĵan sekurecon estas serĉi nutraĵojn bazite sur la tero kaj la tekniko. Li Aiqing, deputito al la 13a Nacia Popola Kongreso kaj esploristo de Agrikultura Departemento de Anhui-provinco, diris, ke de la lastaj jaroj Ĉinio akiris evidentan atingon pri ĉina sema industrio. Tamen ankoraŭ ekzistas malavantaĝoj de ĉina sema industrio, ekzemple mankas novigo de bredado. Oni devas revizii la Protektan Sisitemon de Novaj Plantoj por protekti la interesojn de novigantoj kaj antaŭenpuŝi novigon de bredada tekniko.

Zhao Wanping

Zhao Wanping

Zhao Wanping, deputito de la 13a Nacia Popola Kongreso kaj vicdirektoro de Akademio pri Agrikulturaj Sciencoj de Anhui-provinco, opiniis, ke ankaŭ bredado de brutoj kaj birdoj estas grava parto por la agrikulturo kaj bezonas stabilan financan investon de la centra kaj loka financaj departementoj.

Pri la grundo de Ĉinio Li Aiqing opiniis, ke nun kvankam jam troviĝas Principoj por Konstrui Altnormajn Kampojn, tamen ankoraŭ ekzistas problemoj pro malsamaj normoj. En la estonteco la koncernaj departementoj devas klopodi por normaligi la normojn de konstruado, investado kaj ekzamenado.

La donitaĵoj montris, ke Ĉinio havis riĉajn rikoltojn dum sinsekvaj 17 jaroj. La pokapa nutraĵa liverado en Ĉinio jam kelkjare superis la sekuran normon de internacia nutraĵa liverado de 400 kilogramoj. Ĉinio kapabla garantii sian nutraĵan sekurecon.

Dividu