Gustumu tipajn honkongajn manĝaĵojn kaj pekinan teon per unu juano

Mirinda Publikigita: 2021-03-24 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Hodiaŭ Lucia invitas Mirinda gustumi la tipajn honkongajn manĝaĵojn kaj pekinan teon per unu juano de RMB.


Nun ni venas al la aoshe-Tetrinkejo por gustumi tipan pekinan teon.

Lucia, eble vi ne scias, ke la Laoshe-Tetrinkejo estas tre konata preskaŭ de ĉiuj pekinanoj kaj estas nomkarto de la urbo.

L: Mi neniam vizitis la tetrinkejon, sed mi konas, ke Laoshe estas tre konata aŭturo kaj moderna literaturisto de nia lando. Liaj verkoj reprezentas la kulturon de Pekino, ĉu ne?

M: Jes. Ni eklernis liajn verkojn en elementa lernejo. Laoshe estas la plumnomo de Shu Qingchun. Li mem estas denaska pekinano kaj li verkis pro amo al la urbo.

L: Unu el liaj verkoj ĝuste estas Te-trinkejo, ĉu ne?

M: Jes, kaj mi iam spektis la teatraĵon de Te-trinkejo lastatempe. Kaj la reala te-trinkejo fondiĝis en 1988.

L: Mi jam sentis la densan pekinan guston el aspekto de la trinkejo.

M: Do mi invitu vin gustumi la tipan teon de Pekino. Ĉi tie ni povas gustumi teon, dolĉaĵojn kaj manĝetojn de Pekino kaj eĉ frandaĵojn ŝatataj de la antaŭa imperiestra familio, samtempe spektante la Pekinan Operon.

L: Ĉi tie ni sentas ne nur la pekinan ĉarmon, sed ankaŭ trovas apartajn kulturajn elementojn de tiu antikva urbo.

M: Antaŭe ni iam vizitis la kafejon de Pekino kaj diskutis pri preferataj trinkaĵoj de la junuloj en Pekino. Jen ni rimarkis, ke la tradicia te-trinkejo ankaŭ allogis multe da gejunuloj.

Dividu