​Konsternaj veroj malkaŝis mensogojn de usonaj “homrajtaj gardistoj”

Mirinda Publikigita: 2021-04-14 10:59:44
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Usono lastatempe publikigis la tiel nomatan “Landaj Raportoj pri Praktiko de Homaj Rajtoj 2020” kun senbazaj materialoj kaj kiel kutime kalumniis la homrajtan staton de aliaj landoj. Tamen fakte ĝi alfrontas monton da homrajtaj problemoj, kaj en la pasintaj kvar jaroj, la usona registaro havis malbonajn registrojn de homaj rajtoj.

Senorda demokratio kaŭzis politikajn skandalojn kaj eĉ rompis la usonan socion. La mona politiko de Usono distordis la popolan volon kaj la ĝenerala elektado turniĝis en “soludon” de la riĉularo.

La retejo de Wallstreets Daily diris en sia komento la 9an de novembro, 2020, ke en la ĝenerala elektado tiujare la fido de usonanoj pri la demokratia sistemo reduktiĝis al la plej malalta nivelo de 20 jaroj. Malama politiko disvolviĝis al tutlanda “pesto” kaj fine kaŭzis tumulton ĉe la Kapitolo.

En Usono etnaj minoritatoj suferas sisteman rasan diskriminacion kaj pene vivas.

Afrikaj usonanoj ne estas ununuraj viktimoj de diskriminacio en Usono. Ankaŭ latinamerikaj kaj aziaj usonanoj longtempe suferis diskriminacion. Precipe post eksplodo de la epidemio, iuj politikistoj senbride kalumniis azidevenulojn kaj kaŭzis rapidan multiĝon de perfortaj krimoj kontraŭ aziaj usonanoj. En la lastaj jaroj, koncernaj manifestacioj ofte okazis en la lando.

En la usona socio rapide grandiĝis la distanco inter malriĉuloj kaj riĉuloj. Ekde la pasinta jaro la pandemio kaŭzis grandskalan senlaborecon kaj dekmiloj da homoj perdis sian kuracan asekuron, sesono de la usonanoj kaj kvarono de usonaj infanoj alfrontas al malsato. Malfortaj amasoj fariĝis la plej malfeliĉaj viktimoj de la registaro pro negativa traktado de la epidemio.

Obstina retiriĝo el la Monda Organizo pri Sano kaj la Pariza Interkonsento, hegemonia minaco al internaciaj institucioj, arbitra efektivigo de unuflankaj sankcioj, deviga repatrujigo de enmigrintoj dum la epidemio...la registaro de Donald Trump faris sennombrajn “homrajtajn krimojn” al la internacia komunumo. En la pasintaj kvar jaroj Usono jam fariĝis la plej granda fabrikanto de problemoj minacante la sekurecon kaj stabilecon de la mondo.

Dividu