Zhang Yuhua: Lunsondilo vojaĝis sur luno

Publikigita: 2021-04-18 11:14:01
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Antaŭ sep jaroj Zhang Yuhua, sciencisto, kiu okupiĝis pri ĉina aerspaca scienca esplorado de pli ol 20 jaroj, spertis neforgeseblan fiaskon: la luna esplorveturilo, en kiu ŝi partoprenis, estis damaĝita de ŝtono sur la lunsurfaco kaj nur marŝis 114,8 metrojn. Rifuzante la malvenkon, Zhang Yuhua persisteme eklaboris plurfoje en la polvokovritan lunan grundan simuladan testkampon de 40-grado da temperaturo. Finfine komence de 2019, la plibonigita luna esplorveturilo "Yutu II" alteriĝis sur la dorson de la luno. Estas la unua fojo, ke la homaro sukcese alteriĝis sur la dorson de la luno. Ĝis la 20a de marto 2021 la "Yutu 2" veturis sume 682,77 metrojn, kio estas sesobla ol tio de la antaŭa luna esplorveturilo. La kolektitaj datumoj mirigis la ĉinan kaj eksterlandan sciencan komunumon.


Dividu