Lanterna metiisto: kreinto de sonĝo en Urbo de Lumoj

Qiujieming Publikigita: 2021-04-22 09:33:13
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La jara Zigong-Lanterna Festo havas historion de ĉirkaŭ 1 000 jaroj kaj estas kultura kaj turisma nomkarto de la urbo en Sichuan-provinco, sudokcidenta Ĉinio. Malantaŭ la mirinda lumigo estas la peniga laboro de la lanternaj metiistoj en Zigong. Ili ne nur devas pene studi kaj praktiki, heredi tradiciajn lertojn, sed ankaŭ senĉese novigi ideojn de la lanternoj. En la ĉi-jara Zigong-Lanterna Festo, la lanterno "Arbo de la Vivo" kreita de la lanternaj metiistoj estis la verda giganto, kies okuloj palpebrumis malrapide, kaj povis turni la vizaĝon iomete malsupren. Tiu lanterno tuj populariĝisen la socia reto de Ĉinio.


Dividu