La pionira teamo malantaŭ monda klaso aŭtomatiga kajo

Qiujieming Publikigita: 2021-04-22 09:35:04
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 7an de decembro 2020, la aŭtomatiga kajo en Qingdao-Haveno de orienta Ĉinio sesfoje rompis la mondan rekordon pro la unumaŝina labora efikeco de 47,6 konteneroj en ĉiu horo. Malantaŭ la serio da mondaj rekordoj estas pionira teamo gvidata de Zhang Liangang. Pro la longdaŭra monopolo de kernaj teknologioj fare de okcidentaj landoj, kvankam Ĉinio havas multajn mondklasajn marhavenojn, ĝi restis neaŭdita en la listo de tutmondaj aŭtomatigaj kajoj. La Qingdao-Haveno iam planis importi teknologiojn kaj ekipaĵojn el Nederlando, Britio kaj aliaj landoj. Sed la alia flanko postulis tro altan prezon, kaj iliaj teknologioj ne povis tute kontentigi la efektivan postulon de Qingdao-Haveno. "Ĉiu haveno havas malsamajn trajtojn, kaj ni ne povas simple kopii ĝin." Zhang Liangang diris, "Ni bezonas konstrui nian propran aŭtomatigan kajon laŭ la aktuala situacio." La noviga teamo ekis de nenio kaj solvis multajn tutmondajn teknologiajn malfacilojn per serio da sendependaj novigoj. Ĝi establis "inteligentan havenon" kun pli ol 100 patentoj, integrante avangardajn teknologiojn kiel perceptado de Interreto de Aĵoj, komunikado kaj navigado, kaj nuba komputado.


Dividu