Mjaŭa-brodado en Kaili

Mirinda Publikigita: 2021-04-30 10:48:35
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la mjaŭa vilaĝo Meixiang de Kaili de Qiandongnan-a Mjaŭa kaj Dong-a Aŭtonoma Subprovinco de Guizhou-provinco, etnaj virinoj faris brodadon en la kunlabora agentejo. Ĉiuj tiuj virinoj, kiuj antaŭe povis nur zorgi pri infanoj en hejmo, estis trejnitaj de la loka registaro ekde 2015, por riĉigi sin per la antikva etna arto.Mjaŭ-etno estas anktikva kaj granda etno kun pli ol 11 milionoj da etnanoj distribuantaj en la mondo. En Qiandongnan-regiono loĝas pli ol duono de mjaŭanoj en la mondo. En Kaili, pli ol 65% da loĝantoj estas mjaŭanoj. Mjaŭa-brodado estis enlistigita kiel ŝtata nemateria kultura heredaĵo en 2006. Dank’ al serio da politikoj pri malriĉec-helpo, etnaj bordistinoj en malproksima monto bonŝance lernis spertojn en Hangzhou, Guiyang kaj Pekino por altigi la brodadan arton kaj rekte kontakti kun entreprenoj. Iliaj brodaĵoj estas venditaj al aliaj landoj per interreto kaj aliaj formoj. Ĝis 2019, la urbo Kaili jam investis kvar milionojn da juanoj kaj trejnis pli ol 3 500 etnajn brodistinojn. Ankaŭ Xi Jinping iam taksis: “La tradicio estas moda, ĉiuj brodaĵoj estas mirindaĵoj.”


Dividu