Wang Shuqun: streĉi ĉiun ŝraŭbon de spaca kunigo

Qiujieming Publikigita: 2021-05-08 08:47:31
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La sukceso de plurfojaj provoj de kunigo de Ĉinio estas neapartigeblaj de la peniga laboro de Wang Shuqun kaj liaj kolegoj. En 1989, Wang Shuqun diplomiĝis de teknika lernejo kaj komencis sian laboron de muntado kaj prizorgado de muldiloj en fabriko. Nun li fariĝis unu el la plej gravaj teknikistoj en ĉina aerspaca inĝenierado. Li ne havas altan edukan gradon, sed nur per laborema sinteno li firme streĉis ĉiun ŝraŭbon. "Multa laboro komenciĝas de streĉado de ŝraŭbo." Por plibonigi la fidindecon de muntado, Wang Shuqun kaj lia teamo analizis 1,5 milionojn da datumoj, disvolvis pli ol 50 arojn de specialaj ekipaĵoj kaj akiris 5 naciajn inventajn patentojn. Uzante la ekipaĵon ellaboritan de Wang Shuqun, la eraro de precizeco de la kuniga ringo ĉe ĉiu pozicio en la spaca kuniga agentejo ne superas 0,5 milimetro, kaj la flugaparato atingas perfektan kunigon en la spaco. Ĉinio finos la orbitan konstruadon de la kosmostacio en 2022. Wang Shuqun kaj liaj kolegoj pene laboras por sukcese plenumi ĉi tiun mision.


Dividu