"Nevidebla Gardisto" sub senombra lampo

Qiujieming Publikigita: 2021-05-08 09:54:09
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ili restas en la operaciejo 24 horojn kaj estas nomataj "sendolorigaj iluloj" de pacientoj. Dum la operacio, la paciento estas gardata de ili en ĉiu momento. Ili estas anestezistoj.

Liu Mengyu, 38-jaraĝa, estas anestezisto en konata hospitalo en Chongqing. Lia ĉiutaga laboro komenciĝas de 7:30 matene en kunveno. La preparo por anestezo devas esti finita antaŭ ol la paciento eniras la operaciejon. La preparado daŭras ĉirkaŭ 30 minutojn. "La paciento kun ĝenerala anestezo eble fluktuos multe en spirado, sangopremo kaj korbatoj. La anestezisto devas uzi diversajn ekipaĵojn kaj drogojn por regi la vivsignojn de la paciento kaj certigi la glatan iron de la operacio." Ĉi tio signifas, ke la anestezisto devas resti en operaciejo kaj donas atenton al la datumŝanĝoj de diversaj instrumentoj dum la operacio. Tial la anestezisto kutime la unua eniras la operaciejon kaj forlasas la lasta. Liu Mengyu laboris almenaŭ 10 horojn tage sub senombra lampo.


Dividu