Birmo duobligis produktkvanton pro kultivado de hibrida rizo

Selena Publikigita: 2021-05-24 16:42:28
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Birmo estas la sepa plej granda produktanto kaj eksportanto de rizo en la mondo. De oktobro de 2020 ĝis aprilo de 2021, ĝia enspezo el eksportado de rizo kalkuliĝis al 430 milionoj da usonaj dolaroj. Bedaŭrinde, pro malprogresinta teknologio, ĝia po-mua produktkvanto restis relative malgranda, kaj estis malfacile por pliigi ilian enspezon.

En 2016, iu ĉina kompanio el Jiangsu-provinco kondukis ĉinan hibridan rizon en Birmon, kiu nun estas kultivata sur la areo de 200 mil muoj. Nun ili duobligis ĝian po-muan produktkvanton de 270 kilogramoj ĝis 550 kilogramoj.

Ankaŭ interregistaraj interŝanĝoj kaj kunlaboro inter Ĉinio kaj Birmo akiris progreson. En 2019, sub la aŭspicio de la ĉina Komerca Ministerio, la Limigita Kompanio pri Agrikultura Scienco kaj Tekniko de Yuan Longping okazigis transmaran kurson pri hibridriza teknologio en la birma ĉefurbo, kaj pli ol 60 birmaj agrikulturaj teknikistoj estis trejnitaj dum la 45-taga kurso.

Kvankam kultivado de la hibrida rizo estas en la unua stadio en Birmo, tamen, laŭ Tan Shufu, komerca konsilisto de la ĉina ambasadorejo en Birmo, estas pozitiva perspektivo. Tan opinias, ke la hibrida rizo estos grandskale kreskigita en Birmo, tio ne nur garantios nutraĵan sekurecon de la lando, sed ankaŭ forte helpos pliigon de ĝia eksporta enspezo.

Dividu