Riparistoj de historiaj objektoj

Mirinda Publikigita: 2021-05-26 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Fang Guorong, kiu aĝas nun 62 jarojn, sin dediĉis al restaŭrado de bronzaĵoj en la 18a jaraĝo kaj nun li jam estas specialisto de tiu ĉi fako. Ekde 2009 lia filo Fang Chen lernis la riparadon de antikvaj objektoj de li. Post longa periodo Fang Chen finfine havis ŝancon por fari simplan ekzercadon. Post kvin jaroj Fang Chen preskaŭ posedas la teknikon kaj povas sendepende plenumi iun restaŭradon, tamen lia patro ekzamenas la rezulton de lia restaŭrado.

En la lastaj du jaroj, ili sin ĵetis en riparadon de ĉina antikva muzikilo la kompleto de sonoriloj de Zenghouyu. La patro havas riĉajn spertojn kaj la filo kun Tridimensia-presan teknikon. La rilatoj inter ili estas kaj rilatoj inter majstro kaj metilernanto kaj rilatoj inter kolegoj. La filo heredis la antikvajn teknikojn el la patro. Ili komune kombinas la antikvan teknikon kun moderna scienctekniko. La riparado de tiu kompleto de bronzaj historiaj objektoj finiĝos baldaŭ.


Dividu