Trimembra doktora teamo en vilaĝo

Mirinda Publikigita: 2021-06-04 09:12:02
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La vilaĝo Paitou troviĝas ĉe la piedo de la Monto Jinggang en orienta Ĉinio kaj ĝi sin liberigis el malriĉeco antaŭ nelonge. Por firmigi la atingojn de malriĉec-elimino, Wu Mingqing, magistro de agrikultura ekonomia administrado, doktoro de tea scienco Jiang Xinfeng kaj doktoro de brutobredado Fan Yin memvole partoprenis en helpado al malriĉuloj de la vilaĝo.

Ili vizitis familiojn por esplori la agrikulturan situacion de la vilaĝo kaj estis intime nomataj de la vilaĝanoj kiel “doktora teamo”.

La teamo trovis, ke 87 hektaroj da kultivata tero de la vilaĝo produktis nur unurikoltan rizon en unu semestro kaj la uzebla proporcio estis malalta. Ili invitis specialistojn por doni solvojn kaj enkondukis la manieron de “alternativa plantado de rizo kaj kolzo” por multigi enspezon de la kamparanoj en pluraj vojoj.

Ili kondukis la kamparanojn science evoluigi agrikulturan industrion laŭ la loka situacio, inkluzive de plantado de oranĝoj, bredado de nigrakapro, vilaĝa turismo, ktp. La pokapa enspezo de la vilaĝo multiĝis de malpli ol 4 000 juanoj en 2015 al 12 000 juanoj (2000 usonaj dolaroj) en 2020 kaj la kolektiva enspezo de la vilaĝo kalkuliĝis al 400 mil juanoj(65 mil usonaj dolaroj).

Dividu