Pri Adam Smith en Pekino de Giovanni Arrighi

Alessandra Madella Publikigita: 2021-06-11 10:01:02
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Giovanni Arrighi (1937-2009) estis itala profesoro pri politika ekonomiko, kiu longe instruis en Afriko kaj ĉe Universitato John Hopkins en Usono. Lia lasta libro estis ADAM SMITH EN PEKINO: DEVENOJ DE LA DEKUNUA JARCENTO (Adam Smith in Beijing: Lineages of the Twenty-First Century), origine publikita en Usono en 2007. La celo de la libro estas duobla. Unuflanke, ĝi interpretas la okazantan ŝanĝiĝon de la epicentro de la tutmonda ekonomio de Nordameriko al Orientazio, kun la grandioza kresko de Ĉinio ekde la fino de la naŭdekaj jaroj, laŭ la teorio de ekonomia evoluo de la skota ekonomikisto Adam Smith (1723-1790). Aliflanke, Arrighi montras kiel tiu ŝanĝiĝo povas helpi nin retrospektive pli bone pripensi la klasikan libron de Smith LA RIĈO DE NACIOJ (The Wealth of Nations, 1776). Kvankam Smith estas ofte vidata kiel teoristo de kapitalisma disvolvo, li ne aparte subtenis kapitalismon kaj lia vido de merkatoj kiel regiloj estas aparte grava por kompreni ne-kaptialisman merkatan ekonomion, kiel la ĉina estis antaŭ sia perforte duaranga aneksado al la tutmondiĝanta eŭropa sistemo de ŝtatoj. En nia jarcento, tiu historio de ne-kapitalisma merkatemo de la ĉina ekonomio povus montri al ni novan daŭripovan perspektivon.

La titolo de la libro de Arrighi imitas la eseon MARKSO EN DETROIT (Marx a Detroit, 1971) de la itala marksista filozofo Mario Tronti, kiu polemike asertis, ke la formado de socialdemokrataj kaj komunismaj partioj ne igis Eŭropon la epicentro de klasbatalo. La vera epicentro estis Usono, kie marksismaj influoj estis minimumaj, sed laboristoj sukcese devigis kapitalon akomodi siajn postulojn por pli altaj salajroj. Historiistoj kiel Kenneth Pomeranz rimarkis similan fundamentan diferencon inter la okcidenta brakumo de la ideologio de liberaj merkatoj kaj la fakto, ke je la fino de la dekoka jarcento la labor-, land- kaj produkt-merkatoj de Ĉinio estis pli proksimaj al perfekta konkurado ol la eŭropaj. Fakte, tie pli abunde troviĝis la ebleco elekti inter eblaj komerc-partneroj, kiun LA RIĈO DE NACIOJ laŭdis. Tiuj modernaj kleruloj, do, neatendite trovis Smith en Pekino.

Arrighi daŭrigas tiun tradicion, montrante kiel ĝi permesas korekti tri gravajn misinterpretadojn pri Smith, nome, ke li subtenis merkatan mem-reguligon sen ŝtata kontrolo, kapitalismon kiel motoron de senfina ekonomia ekspansio kaj grandegan labor-dividadon ene de fabriko. Malsame al la deknaŭ-jarcentaj liberistoj kaj al la nuntempaj subtenantoj de ekonomiaj “ŝok-terapioj”, Smith favoris la ekziston de forta ŝtato, kiu povus krei kaj reguladi la kondiĉojn por la ekzisto de la merkato. Tia ŝtato povus uzi la merkaton kiel efikan regilon, evitante ĝiajn negativajn sociajn aŭ polikajn konsekvencojn. Ekzemple, ĝi devus zorgi pri la edukado de la popolo por kontraŭstari la negativajn efektojn de teknika labor-dividado rilate al intelektaj kvalitoj. La ĉefa zorgo de Smith estis politika kaj socia, pli ol eknomia. Laŭ li, regantoj devas kapabli rezisti kontraŭ kapitalistoj, ekzemple por protekti sufiĉe altan nivelon de salajroj. Smith, kiu verkis je la komenco de la brita industria revolucio, ankaŭ subtenis socian labor-dividadon, kiel la aperon de specialistoj pri scienca kono, pli ol teknikan labor-dividadon en la uzo de maŝinoj. Arrighi substrekas la similecon de lia vido kun la “laborema revolucio”, kiun la japana historiisto Sugihara Kaoru priskribas kiel tipan de Ĉinio inter la deksesa kaj dekoka jarcentoj. Fakte, tiu lasta mobilizis homajn rimedojn pli ol maŝinajn, valuante la kapablon plenumi malsamajn teknikajn kaj manaĝerajn taskojn fare de la laboristoj, kiel manieron atingi plenan dungadon kaj ĝeneralan plibonigon de vivkondiĉoj. Tiu emo doni prioritaton al homaj rimedoj daŭris eĉ kiam orientaziaj landoj komencis enpreni okcidentan teknologion en siajn ekonomiojn.

Oni ofte forgesas, ke Azio estis je la avangardo de la monda disvolviĝo dum almenaŭ du mil jaroj. La relative mallonga Orientazia "eklipso" apenaŭ komenciĝis, kiam Smith estis verkanta sian klasikan libron. Aŭtoroj de la eŭropa klerismo, kiel la franca Voltaire, admiris la rimarkindan pacon, prosperon kaj demografian kreskon, kiujn Ĉinio spertis dum granda parto de la dekoka jarcento. Smith mem rimarkis, ke la amplekso de la ena merkato de Ĉinio rivalis kun la kunmetita merkato de ĉiuj landoj de Eŭropo. Dum la sekva duonjarcento, granda salto antaŭen en eŭropa milita povo detruis ĉi tiun pozitivan bildon de Ĉinio. Post la malvenko de Ĉinio en la unua Opia Milito (1839-1842) la vivniveloj en la du mondopartoj, kiuj ĝis tiam estis preskaŭ samaj, grande ekdiverĝis. Je la fino de la Dua Mondmilito, Ĉinio estis inter la plej malriĉaj landoj en la mondo. Sed la nuntempa orientazia renesanco sugestas, ke la penso de Smith pri eventuala egaliĝo de povo inter la konkeranta Okcidento kaj la konkerita ne-Okcidento, dank’al plilarĝiĝantaj interŝanĝoj en tutmonda merkata socio, povus efektive realiĝi. La krizo de la usona hegemonio kaj la renovigita graveco de la antaŭa ĉina sistemo de ŝtatoj povus inspiri reciprokan respekton kaj malebligi perfortojn. Tiel nova perspektivo malfermiĝus, kiu povus montri novan vojon al la tuta mondo, precipe se la ĉina evoluo okazus daŭre en ne-kapitalisma direkto kaj en terminoj de plia socia justeco kaj ekologia daŭripovo.

Kompreneble Arrighi mem ne povas certi, ke tio vere okazos, sed la aliaj alternativoj, kiujn li vidas, estas usona dominacio aŭ danĝera tutmonda ĥaozo.

Dividu