La nuna eksploda sukceso de ĉina tradicia kulturo en Japanio

Alessandra Madella Publikigita: 2021-07-07 13:38:24
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Du Xin instruas sociologion ĉe Keio Universitato en Japanio. Ŝi studas precipe ĉinajn kaj japanajn fervorulojn de animacioj. Ŝi afable konsentis paroli kun Ĉina Radio Internacia pri sia esplorado pri la unua eksploda sukceso de ĉina animacio en Japanio, kiu estas kunportanta grandan intereson pri ĉina tradicia kulturo.

DX: Du Xin

AM: Alessandra Madella

AM: Ĉu unuafoje ĉina animacio havas tiom multe da fervoruloj en Japanio?

DX: Japanio ĝis nun estis centro de animacio produktado, kiu multe eksportis eksterlanden. Sed nun unuafoje eksterlanda animacia serio iĝis eksploda sukceso en japana televido. Kompreneble, la animaciaj filmoj de Disney aperas en kinejoj kaj poste malofte en japana televido, sed temas ĉiam nur pri filmoj. Kaj oni povas spekti eksterlandajn animaciojn en Jutubo aŭ pagaj platformoj, aŭ aĉetante ilin pere de Amazon ktp. Sed MO DAO ZU SHI (La granda majstro de la demona lernejo魔道祖师) estas la unua ĉina animacia serio elsendata fare de japana televido. Multe da japanoj spektis unuan fojon ĉinan animacion kaj ili estis tuj fascinitaj. Se vi legas la komentojn en interreto, vi tuj komprenas tion. De la 10a de januaro 2021 Japana televido elsendis MO DAO ZU SHI unu fojon ĉiusemajne. Ĉiufoje en la ttt-ejoj estis fervorula retronombrado: “ankoraŭ unu tagon,” “ankoraŭ tri horojn,” “ankoraŭ duonan horon.” Kaj post la dimanĉa elsendo: “Ni devas laboregi dum la tuta semajno por povi spekti MO DAO ZU SHI venontan dimanĉon! ”

AM: Kial eblis elsendi tiun animacion en la japana televido?

DX: Duonan jaron antaŭe, en junio 2020, la serio kun vivanta aktoroj CHEN QING LING (La sovaĝaj, 陈情令), aperis en interreta ttt-ejo. La spektintoj ne necese ŝatis animaciojn kaj eĉ ne kutimis spekti televidon. Kelkaj homoj komencis ĝin spekti, nur ĉar ili legis en japanaj ttt-ejoj kiel la serio aperis interrete kaj estis populara ne nur en Ĉinio, sed ankaŭ en Koreio, Tajlando, ktp. Sed poste ili estis ĉarmitaj kaj kiam la serio finiĝis, ili spertis granda senton de “CHEN QING LING-perdo.” Sed la animacio MO DAO ZU SHI estas farita surbaze de la sama origina interreta romano de la ĉina verkistino Mo Xiang Tong Xiu. Dank’al la granda kresko de tajvanaj fervoruloj, en Tajvano aperis ankaŭ surpapera versio en tradiciaj ideogramoj de la romano. Do, la japanaj fervoruloj de CHEN QING LING komprenis, ke tiu ĉi animacio devenis de la sama romano. Kaj al ili aldoniĝis fervoruloj de animacioj, kiuj neniam spektis la antaŭan serion, sed estis allogitaj fare de la beleco de la bildoj, de la mirinda konstruado kaj de la fluantaj movoj de la roluloj, kiuj havas nature fliartantajn vestojn kaj hararon. De tie videblas, ke la produktado estis multekosta kaj labor-intensa, ĉar la kvanto de fotogramoj estas tre alta, dum la nuntempaj japanaj animacioj ofte havas malmultajn. Do la ŝatantoj de animacioj tuj famigis ĝin kaj en marto 2021 ĝi atingis la unuan lokon en la fervorulaj interretaj klasifikoj de la plej ŝatataj animacioj.

AM: Kiel japanaj fervoruloj povas kompreni fantastan animacion, kiu intime prezentas la ĉinan tradician kulturon?

DX: Fakte, multe da apartaj esprimoj venas el daoisma fono. Do, japanaj fervoruloj ne komprenis ilin. Komence, multe da homoj rezignis pro tiu kultura malfacilo, sed aliaj kuraĝigis ilin iri ĝis la finon. Kaj intertempe aperis multe da homoj, kiuj klarigis tiujn daoismajn signifojn. Ekzemple, homoj kun japana patro kaj ĉina patrino aŭ homoj, kiuj konas la ĉinan kaj, leginte la ĉinajn ttt-ejojn, tradukis la klarigojn al la japana. Dank’al tiu helpo, japanoj ekkomprenis kiel en la korpoj de la ĉiutage ekzerciĝantaj daoismaj herooj formiĝas ora eliksiro (jindan金丹), kiu donas al ili energion batali kontraŭ monstroj, aŭ kial la herooj kapablas flugi starante sur glavo kaj lukti ludante povan muzikon per kotoo. Aperis multe da kanaloj, en kiuj homoj verkas detalajn klarigojn pri ĉiuj signifoj, psikologiaj aspektoj kaj interhomaj rilatoj de ĉiu epizodo. Se vi kunmetas la klarigojn, kiujn japanaj fervoruloj verkis pri ĉiuj 50 epizodoj, vi jam havas longegajn eseojn! Ĉinaj fervoruloj, male, kutime skribas siajn impresojn, sed malofte verkas tiel longajn analizojn. Sed ĉinaj kaj japanaj fervoruloj same ofte verkas siajn proprajn rakontojn pri la herooj de CHEN QING LING kaj MO DAO ZU SHI. Estas tre interese legi la rakontojn, kiujn japanaj fervoruloj verkas japane pri ĉinaj herooj!

AM: Ĉu ekzistas ankaŭ japana radio-dramo?

DX: Jes, oni tradukis en la japanan kun japanaj voĉoj la radio-dramon pri CHEN QING LING, kiu jam ekzistis en la ĉina. Du milionoj da homoj en Japanio vizitis la ttt-ejon, kie ĝi aŭskulteblas. Tiu estus malgranda nombro por Ĉinio, sed estas granda sukceso en Japanio. Entute, la serio CHEN QING LING havis jam 9.5 miliardojn da vidoj. La du aktoroj, kiuj ludas en la ĉefaj roloj, havas multege da fervoruloj en Ĉinio kaj en Japanio, kiuj ĉiutage skribas multege da novaj informoj pri ili en interreto. Oni jam decidis, ke oni dublos la tutan serion en la japanan, kiu estas kompreneble multe pli malfacile kaj multekoste ol havi nur subtitolojn. La voĉ-aktoroj estos la plej elstaraj el Japanio, la samaj de la nuntempe plej populara japana animacio, KIMETSU NO YAIBA (La klingo de la demono-murdisto, 鬼滅の刃). Tiuj voĉ-aktoroj mem havas siajn proprajn fervorulojn, kiuj certe alportos pli da vidoj al la serio. Same pri la japanaj kantistoj de la japana versio de MO DAO ZU SHI.

AM: Ĉu oni jam montris la tutan serion MO DAO ZU SHI en Japanio?

DX: Ne, ĝis nun nur la unuaj du sezonoj estis produktitaj. Oni estas ankoraŭ produktantaj la trian en Ĉinio. Do, scivolemaj japanaj fervoruloj nun estas legantaj la tre longan originan romanon, ankaŭ ĉar ĝi estas parte malsama de CHEN QING LING. Antaŭe ekzistis nur la tajvana versio en tradiciaj ĉinaj ideogramoj. Japanaj fervoruloj, kiuj scipovis la ĉinan, mem tradukis partojn al la japana. Aliaj uzis la tradukilon de Guglo, sed ofte la rezultoj estis tiel komikaj, ke oni intence montris la erarojn al la aliaj fervoruloj interrete. Finfine, iu japana eldonejo rapide faris kontrakton kun la tajvana eldonejo kaj en majo 2021 ekvendis la japanan tradukon, kiu estis tuj tute elĉerpita kaj nun eĉ ne plu eblas rezervi ĝin interrete. Estis nekredebla sukceso! Kaj eĉ antaŭ majo japanaj librovendejoj komencis importi la ĉinan version de MO DAO ZU SHI kaj de aliaj libroj pri similaj temoj el Tajvano kaj kontinenta Ĉinio, ĉar la fervoruloj ne povis atendi la eldonon de la japana versio. La japana versio, kun tre elegantaj bildoj kaj kovrilo, konsistas entute el 5 volumoj, el kiuj 4 enhavas la romanon mem kaj la kvina aldonan enhavon. Leginte tiun romanon, japanaj fervoruloj ekinteresiĝis ankaŭ pri la aliaj du romanoj verkitaj de la sama aŭtorino, REN ZHA FAN PAI ZI JIU XI TONG (La mem-savanta sistemo de la ŝaŭmulo人渣反派自救系统) kaj TIAN GUAN CI FU (La beno de la ĉiela oficialulo天官赐福). La unua iĝis 3-D animacio. Kaj multe da varbado estas nun en stacidomoj kaj interreto pri la ekelsendo en japana televido de la animacio farita el la dua en julio 2021. Tiuj du libroj ne estis ankoraŭ tradukitaj en la japanan, do japanaj librovendejoj vendas rekte la ĉinan version. Ankaŭ aliaj ĉinaj televidaj serioj pri simila temo iĝis tre popularaj inter japanaj fervoruloj.

AM: Ĉu japanaj fervoruloj ankaŭ aĉetas vestaĵojn kaj akcesoraĵojn rilatajn al tiuj animacioj?

DX: Jes, multnombraj tion faras. Estas interretaj vendejoj, kiuj faras aparte tiun komercon. Ili importas el Ĉinio al Japanio vestaĵojn kaj akcesoraĵojn por rol-ludi kaj vendas ilin ĉi tie. Rol-ludantoj ĉiu-tage alŝutas siajn fotojn al interreto. Fervoruloj ankaŭ interesiĝas pri la manĝaĵoj kaj dolĉaĵoj, kiujn oni vidas en la animacioj, sur tabloj ktp. Ili haltigas la programon kaj klopodas bone vidi, pri kio temas kaj kion la herooj manĝas. La komercistoj de interretaj vendejoj importas el Ĉinio ankaŭ tiujn manĝaĵojn, kiel nuksojn kaj sekigitajn fruktojn. La plej fama manĝaĵo en CHEN QING LING estas supo de lotuso kaj ripoj. Preskaŭ ĉiuj japanaj fervoruloj klopodas ĝin kuiri kaj alŝutas fotojn pri ĝi al interreto. Kelkaj fervoruloj preferas mem kudri la vestaĵojn, kvankam la dekoracioj estas tre malfacile realigeblaj. Temas verŝajne pri dommastrinoj. Inter la fervoruloj troviĝas alt-lernejaj gestudentoj ĝis kvardek-jaruloj. Verŝajne la plej multo el ili estas virinoj. Oni ekmalkovras grandan intereson pri ĉina tradicia kulturo. Eĉ kanalo de la japana radio-dramo prezentas ĉiu-tage klasikan ĉinan vorton. Kaj multe da homoj estas lernantaj la ĉinan lingvon por povi legi la romanojn. Lastatempe iu fervorulo—verŝajne virino—skribis en interreto: “Kial la ĉina ne estas mia patrina lingvo? Se mi estus denaskulo, mi povus tiel bone kompreni!” Estas la unua fojo, ke mi vidas tian reagon.

Dividu