Simone Biles, Neniam ĉesis

Mirinda Publikigita: 2021-07-31 10:05:36
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Usona gimnastikisto Simone Biles neniam perdis la gimnastikan kompletan matĉon en la lastaj sinsekvaj 8 jaroj. Ŝi gajnis multajn orajn medalojn en Olimpikoj kaj Mondaj Ĉampionecaj Konkursoj. Ŝi planis fini sian sportan karieron en la Olimpikoj de 2020. Tamen pro prokrasto de la Olimpikoj kaŭze de la pandemio, ŝi povis fari nenion alian ol plilongigi la ekzercadon.

Estas malfacile teni pintan staton en la trejnado dum la epidemio. Estis fermita la ekzercejo area je 4600 kvadrataj metroj en Texas kaj tio malgajigis ŝin. Simone Biles iam volis forlasi sian planon. Tamen la trejnisto stimulis ŝin. Ŝi sentis, “Mi faris penigan klopodon kaj ne devas ĉesi!”

Post tiam ŝi leviĝis je la 6a horo matene kaj persiste ekzercis sin 6 horojn ĉiutage en 6 tagoj ĉiusemajne. Antaŭ nelonge ŝi gajnis la ĉampionecon de Usonaj Gimnastikaj Ĉampionecaj Konkursoj. Dum la Tokiaj Olimpikoj ŝia celo estas kompleta ĉampioneco kaj oraj medaloj en ekvilibra trabo, ĉevalsaltado kaj libera kalisteno.

Dividu