Kareo kaj Esperanto: La historio de panvendejo Nakamura

Alessandra Madella Publikigita: 2021-08-11 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Nuntempe eble la plej fama Esperanta restoracio en Japanio estas la vegana kafejo Sojo, kie japanaj samideanoj ofte renkontiĝas kaj kien ili akompanas eksterlandajn gastojn. Ĝi troviĝas proksime de universitato Waseda en kvartalo Shinjuku de Tokio. Krom pro la ebleco pruntepreni librojn kaj pro siaj Esperanto-menuoj, ĝi famas dank’al siaj abundaj porcioj de iom spicita kaj densa kikera kareo. Estas por ni interese rememori, ke en la pasinteco alia karea restoracio de Shinjuku ludis gravan rolon por japanaj kaj internaciaj esperantistoj. Temas, fakte, pri panvendejo Nakamura, kiu fondiĝis en 1901 najbare de la Universitato de Tokio, translokiĝis al Shinjuku en 1909 kaj tie ankoraŭ ekzistas hodiaŭ. Eĉ nun ĝi havas vizitantojn el la tuta lando, ĉar ĝi aparte famas kiel la restoracio, kiu unue enkondukis aŭtentikan baratan kareon en Japanion. Sed ne ĉiuj rememoras, ke Nakamura-ya estis ankaŭ grava kultura centro por Esperanto.

Fakte ne temis nur pri vendejo, kiu inventis sian varion de krema pano kaj kiu poste iĝis ankaŭ restoracio, sed pri vigle kultura kaj artema loko. Je la komenco de la 20a jarcento, la kristanaj geedzoj Aizō kaj Kokkō Sōma formis en ĝi veran salonon, kie junaj artistoj, verkistoj kaj intelektuloj povu renkontiĝi kaj interŝanĝi spertojn. Ili unue kreis atelieron tuj malantaŭ la restoracio por skulptisto Ogiwara Rokuzan, kiu povis studi kun la franca majstro Rodin parte dank’al ilia financa subteno. Talentaj junaj dezajnistoj kreis la logoon kaj ŝildon de la vendejo. Inter la kutimaj vizitantoj de la salono estis ankaŭ la okcident-stila pentristo Nakamura Tsune, kiu ofte pentris Toshiko, la plej aĝan filinon de la familio. Li enamiĝis je ŝi, sed ŝiaj gepatroj refuzis lian edziĝ-peton. Male, en 1918 ili permesis, ke ŝi edziniĝu al Rash Behari Bose, juna barata revoluciisto, kiun devis fuĝi al Japanio post sia malsukcesa atenco kontraŭ la brita vic-reĝo de Barato en 1913 kaj kiu jam ludis gravan rolon inter barataj pan-aziistoj.

La familio Sōma helpis lin kaŝi sin ĉe Nakamura-ya por eviti areston. Tiu tiam ne-kutima geedziĝo kun eksterlandano estis ankaŭ grava por helpi Bose ricevi la japanan civitanecon kaj subteni la pan-azian movadon. Toshiko lernis iom da bengala lingvo kaj kelkfoje surmetis sarion. Ili havis du gefilojn, sed ili devis ofte translokiĝi por eviti areston kaj atencojn. Ĝis tiam japanoj nur konis la kareon de la brita mararmeo, kies recepto jam estis publikita en japana libro en 1872. Sed en 1927, post la forpaso de sia edzino, Bose enkondukis en la menuon de la restoracio Nakamura “aŭtentikan” baratan kokin-kareon, kiu estis tuj grandega sukceso. En 1940 Nakamura-ya ankaŭ lanĉis karean panon.

Esperanto estas malantaŭ alia kulinara sukceso, kun kiu Nakamura-ya renovigis sian menuon en la dudekaj jaroj. Fakte, la poeto Vasili Eroŝenko atingis Tokion en 1914 por studi masaĝon en lernejo por blinduloj. Li restis en Japanio unue dum du jaroj, lernante la japanan kaj eĉ verkante japanajn infanlibrojn. La japana publiko ŝategis lin. Nakamura Tsune pentris unu el liaj plej famaj portretoj ĉe Nakamura-ya, kie Eroŝenko loĝis dum iom da tempo, ludante la balalajkon aŭ la violonon kaj diskutante pri rusa literaturo. Li ankaŭ helpis pri la rusa lingvo, kiun Kokkō Sōma komencis lerni. Li krome donis sugestojn pri la kreado de novaj produktoj. En sia eseo “A Language for Asia? Transnational Encounters in the Japanese Esperanto Movement, 1906-1928” (“Ĉu lingvo por Azio? Transnaciaj renkontiĝoj en la japana Esperanto-Movado, 1906-1928”), Ian Rapley rakontas kiel Eroŝenko konvinkis la dramverkiston Akita Ujaku lerni la lingvon de Zamenhof. Ili ambaŭ vizitadis la bahaan mision de Tokio, sen iĝi kredantoj, sed helpante ĝin per tradukoj kaj artikoloj en japanaj ĵurnaloj. Ili ambaŭ festis la venon al Tokio de Rabindranath Tagore, la unua Nobel-premiito de Azio, kiu ankaŭ vizitis Nakamura-ya. Post 1918 Eroŝenko multe aktivis kun Shinjin-kai, grupo, kiu eksperimentis kun Esperanto kiel maniero partoprenigi ĉinajn kaj koreajn studentojn. Sed en 1921 la japana polico fine arestis la blindan verkiston ene de Nakamura-ya kaj deportis lin pro suspekta bolŝevismo. Akita kaj aliaj esperantistoj multe protestis. Kokkō Sōma honoris Eroŝenko kaj samtempe kaptis varbadan ŝancon por Nakamura-ya, kiam ŝi adoptis rus-stilajn uniformojn por la laboristoj de la restoracio. Ŝi ankaŭ dungis rusan bakiston kaj lanĉis diversajn rus-stilajn panojn kaj barĉon. Eroŝenko, kiel ni bone scias, poste instruis Esperanton en Shanghajo kaj Pekino, kie lia agrabla karaktero same amikigis lin kun gravaj esperanto-verkistoj kiel Lu Xun.

Do, multe da interesaj historiaj fadenoj trapasis tiun ĉi lokon de kareo kaj Esperanto.

Dividu