Mirinda Mondo--Quanzhou

Publikigita: 2021-08-18 15:44:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉu vi konas la urbon Quanzhou?

Quanzhou estas ĉemara urbo sudoriente de Fujian-provinco de suda Ĉinio, la dua plej granda urbo de la provinco

La 25an de julio ĉijare ĉina "Quanzhou: Emporio de la Mondo en Song-Yuan de Ĉinio" estis aldonita al la Listo de Mondaj Heredaĵoj de Unesko kiel kultura loko, kondukante la totalan nombron de la Mondaj Heredaĵoj en la lando al 56.

La jara averaĝa temperaturo varias inter 19 kaj 22 gradoj centezimalaj, la vetero estas humideta kaj varmeta kaj ŝajne tie “ĉiam restas la printempo”.

La ĉefa dialekto estas minnan-dialekto de Fujian.

Quanzhou estas la startpunkto “Surmara Silka Vojo” unike agnoskita de UN

Ĉiujare pli ol duono de la importado kaj eksportado de la urbo rilatas kun landoj laŭ la Zono kaj Vojo.

Ĝis novembro de 2020 la konstanta loĝantaro de Quanzhou kalkuliĝis al 8,78 milionoj, preskaŭ egalas la totalan loĝantaron de Aŭstrio en 2021 Vi povas viziti Quanzhou per aviadilo el Singapuro, Tajlando, Vjetnamio kaj Filipinoj kaj vi ankaŭ povas de tie iri al Tajvano per ŝipo

En Quanzhou kunekzistas plej grandaj religioj de la mondo.

Estas vidintaj la plej frua moskeo de Ĉinio, la monde maniĥea satuo el roko kaj la plej majesta monolita statuo de Laŭzio en la urbo.

Loĝantoj de Quanzhou venas el 53 etnoj aparte de la han-etno

Quanzhou ankaŭ estas konata hejmloko de ĉinaj elmigrintoj kaj hanoj en Tajvano

44,8% de hanoj en Tajvano originis de Quanzhou

Ĉu iu ajn urbo de via lando similas al Quanzhou, komentu al Mirinda en Mirinda Mondo.

Dividu