Mirinda Mondo--Qingdao

Mirinda Publikigita: 2021-09-08 16:58:35
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉu vi scias, kie troviĝas la rapida surtera veturilo en la mondo?

Julie ĉijare la nova magnetleva transporta sistemo faris sian publikan debuton en la marborda urbo Qingdao en orienta Ĉinio.

La trajno estis ekspluatita de Ĉinio mem, ĝi kun projektita maksimuma hora rapideco de 600 kilometroj estas la plej rapida surtera veturilo en la mondo.

Qingdao situas en sudorienta parto de Shandong-duoninsulo

Ĝi estas la ekonomia centro de Shandong-provinco kaj grava marborda urbo de Ĉinio.

Qingdao kun evoluinta ekonomio estas unu el la “novaj unuanivela urboj” de Ĉinio

En 2020, la totala sumo de importado kaj eksportado de Qingdao kalkuliĝis al 640,7 miliardoj da juanoj (preskaŭ 99 miliardoj da usonaj dolaroj)

Ĉu vi konas la jenan markon? Ĝi estas loka konata marko de blankaj elektraj hejmaparatoj Haier.

Se vi ne konas ĝin, ne grave! Eble vi iam aŭdis jenajn markojn: GE Appliances de Usono, Fisher&Paykel de Novzelando, Aqua de Japanio kaj Candy de Italio, ĉiuj la menciitaj apartenas al la Grupo Haier.

En 2019, la eksterlanda enspezo de Haier estis 9,41 miliardoj da juanoj (1,45 miliardoj da usonaj dolaroj).

Ĉu vi uzis aŭ uzas la lavmaŝinon, klimatizilon aŭ fridujon de Haier?

Transportaj kaj komunikaj linioj ligas ĉiujn partojn

Qingdao estas la urbo, kiu unue posedis biciklon kaj aŭton en Ĉinio

La unua ŝoseo kaj la unua aŭtobuso-stacio de Ĉinio aperis unue en Qingdao.

Oni povas atingi Qingdao per rekta flugo el 10 eksterlandaj urboj inkluzive de Londono, Los Anĝeloso, Parizo, Dubai.

Qingdao ĝuas la honoran titolon “Svislando en la Oriento”.

La vetero plej varmiĝas en aŭgusto kun la averaĝa temperaturo de 25,3 gradoj centizemalaj kaj la plej malvarma vetero aperas en januaro kun 0,5 grado centizemala sub la nulo

En 2018 okazis la pintkunveno de Ŝanhaja Kunlabora Organizo en Qingdao.

Ankaŭ la unua minerala akvo de Ĉinio aperis unue en Qingdao en 1905

Qingdao havas bonkvalitan akvon kaj ankaŭ bonan bieron

Unu el la plej konataj bieraj markoj de la lando estas la Qingdao Biero

Ĝi estas titolita kiel unu el tri monde konataj bieraj markoj sekve de Pilsner kaj Heineken.

Nun la Qingdao Internacia Biera Festivalo jam estas unu el kvar monde famaj bier-festivaloj.

La vidintaĵo “ok grandaj paseoj” de Qingdao koncentras diverslandaj arkitekturajn stilojn kaj la zono estis titolita kiel “foiro de internaciaj kontraŭaĵoj”.

Ĉu via lando havas urbon similan al Qingdao, komentu al Mirinda en Mirinda Mondo.

Dividu